Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana en Esperanto  2020-11-08, -05, -04

4 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Nov 9, 2020, 3:43:51 PM11/9/20
to
Elsendoj de Radio Vatikana en Esperanto
https://www.radio-vatikana-esperanto.org/index.php

2020-11-08, dim
Mateo 15:1-13 (La prudentaj kaj neprudentaj virgulinoj) ... La celo de nia vivo estas la fina renkonto kun Dio: lecionoj el la parabolo de la dek virgulinoj; la beatproklamo de Joan Roig i Diggle (1917-1936); zorgo pro la informoj el Etiopio, espero pri la politika dialogo por Libio; preĝo por la loĝantaroj de Centra Ameriko trafitaj de uragano Eta; la dankotago en Italio dediĉita al la protekto de la akvo kiel komuna bono kies uzo devas respekti ĝian universalan alcelon ... Hindio: Katolikoj kaj protestantoj dediĉas tagon por la liberigo de la dalitoj; Mjanmaro: Ĝenerala elektado, granda parto de la loĝantaro ne povas partopreni; Usono: Deklaro de la usonaj episkopoj pri la elekto de Joe Biden kiel prezidanto.

2020-11-05, ĵaŭ
Ni estas vokataj kredi je la releviĝo, ne kiel speco de miraĝo je la horizonto sed kiel evento jam ĉeestanta: la ekzemplo de Jesuo kaj Lazaro (Johano 11:1–44) ... Vatikanurbo: La financoj de la vatikana civito baldaŭ estos administrataj de la sekretariejo pri la ekonomio; Etiopio: Kreskas streĉo pro konfliktoj inter etnaj grupoj; Eburbordo: Kunpuŝiĝoj kun mortoj kaj grandegaj materiaj damaĝoj; Sejŝeloj: Elektiĝinta kiel prezidanto estas Wavel Ramkalawan, anglikana pastro; Nikaragvo: Unicef zorgas pri la sekvaĵoj post uragano Eta.

2020-11-04, mer
Centra estas la preĝo dum momentoj de maltrankvilo; pri la komuna preĝo Rozario ĝis la ĉiela limo en Pollando; spirita proksimeco al la sendefendaj viktimoj de terorismo ... Ŝanĝo en la kanonjura kodo pri la aprobo en la lokaj diocezoj de novaj komunumoj de konsekrita vivo ... Vatikanurbo: Pro la italaj sanitaraj reguloj, la vatikanaj muzeoj restos fermitaj ĝis la 3-a de decembro; Eburbordo: Estas deklarita la venko de la ĝisnuna prezidanto en la oktobra elektado, timoj pri postelektaj perfortaĵoj; Mozambiko: Islamistaj teroristoj daŭre atakas vilaĝojn; Pakistano: En la provinco Sind, la polico kondukis 13-jaraĝan katolikan knabinon al domrifuĝo por ŝia protekto kaj arestis ŝian forkaptinton.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html

0 new messages