Elsendoj de Radio Vatikana en Esperanto
https://www.radio-vatikana-esperanto.org/index.php
2020-11-01, dim
Mateo 5:1-12 "Beataj estas la milduloj ĉar ili heredos la teron" ... La Festo de Ĉiuj Sanktuloj, la plej aŭtoritataj atestantoj de la kristana espero, la lecionoj de la Beatproklamoj; pri la konflikto en Kaŭkazo, alvoko al sincera intertraktado; preĝpeto por la trafitoj de la tertremo kiu skuis la grekan insulon Samos kaj la turkan urbon Smirno; la beatproklamo en Usono de pastro Michael McGivney (1852-1890), fondintoj de la Kavaliroj de Kolombo; meso de la liturgia Tago de Ĉiuj Mortintoj, spirite unuiĝante al ĉiuj kiuj preĝas ĉe la tomboj de siaj karuloj ... Monsnjoro Tommasi estas nomumita kiel speciala papa delegito al la Malta Ordeno; la kristnaska aranĝo en Placo Sankta Petro inaŭguriĝos je la 11-a de decembro ... Nov-Zelando: Rezulto de referendumo pri la leĝigo de eŭtanazio kaj la fumado de kanabo.
2020-10-29, ĵaŭ
Reago de papo Francisko pri la terorista atako en la baziliko Nia Sinjorino en Nico, Francio - detaloj pri la atako ... Por kontraŭi la disvastiĝon de Covid-19, la ĝeneralaj aŭdiencoj okazos en la biblioteko de la apostola palaco; interŝanĝo de mesaĝoj inter hebreoj kaj katolikoj okaze de la 55-a datreveno de la deklaro Nostra Aetate kiu markis turnopunkton en la rilatoj inter kristanismo kaj hebreismo ... Portugalio: La prezidanto de la portugala Karitatagado renkontis la portugalan prezidanton por prezenti la proponon de la bonfara organizaĵo fronte al la pligraviĝo de la ekonomia kaj socia krizo en la lando pro la pandemio; Pollando: Preĝo fronte al la protestoj kiuj trafis ankaŭ la eklezion kaj kiuj malebligis al la kredantoj praktiki sian rajton preĝi; Irako: Multaj islamanoj partoprenas la purigadon kaj renovigon de la sirokatolika preĝejo Sankta Tomaso en Mosulo; Pakistano: Surstrataj protestoj en Karachi post verdikto de loka tribunalo kiu ne konstatis krimon kontraŭ 13-jara forkaptita kristanino ... Informo pri lingvoj: Post 28 jaroj, ankaŭ Italio ratifos la eŭropan ĉarton pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj.
2020-10-28, mer
La unu publika preĝo de Jesuo okazis kun la pekuloj de la popolo de Dio ĉe la bordoj de la Rivero Jordano en la tago de lia bapto; pri la pasintsabata masakro en Kamerunio; la defendo de la vivo ekde koncipiĝo ĝis natura morto eĉ kun heroeca amo; protestoj en Pollando kontraŭ la verdikto de la konstitucia kortumo pri eŭgenikajn abortigojn
Papo Francisko rajtigis la promulgon de dekretoj pri unu nova sanktulo kaj ses novaj beatuloj, kaj pri la heroecaj virtoj de brazila fratulo kaj de hispana monaĥino; la sekurecaj aranĝoj kontraŭ la pandemio markas la venontajn celebrojn de la papo ... Informo pri lingvoj: Ĵusdate aperis en Kanado iniciato favore al indiĝenaj lingvoj kiuj riskas malaperon.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html