Vidante cxi tie (
http://en.europeonline-magazine.eu/common-lyrics-for-europe_202688.html) ke oni pusxas por enkonduki vortojn al Euxropa himno en Esperanto, mi sercxis la proponatan tekston. Gxi trovigxas cxi tie: (
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_himno). Mi taksas la vortojn ne nur malinspiraj sed agreseme ofendaj al kristanismo - en si mem, longtempa unuiga forto sur la kontinento.
Mi prezentas cxi tie alternan proponatan tekston - kiun ni kristanoj pusxu por la bono de niaj gefratoj.
----
En Euxrop' unuigxinta / kolektigxu popolar'
La spirito de bonvolo / regu nin dum la miljar'
Por la kruco, por justeco / por la gloro de l'cxiel'
Ni por cxiam kunlaboru / kaj semadu kun fidel'
Nun kuragxe estontecen / ni sin turnu kun esper'
Ke florados amikeco / felicxeco kaj prosper'