Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-08-09, -06, -05

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Aug 10, 2020, 5:34:20 PM8/10/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-08-09, dim
Mateo 14:22-33 "Petro ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" ... Konfidoplene lasi sin al Dio; mondonaco al Libano, preĝo por la renaskiĝo de libera kaj forta lando; en la 75a datreveno de la atoma bombo sur Nagasako, alvoko preĝi kaj aktivi por mondo tute libera je atomaj armiloj ... Sud-Koreio: 75 jarojn post la fino de la Dua Mondmilito, kaj en la 70a datreveno de la komenco de la Koreia Milito, restas la sama espero atingi firman pacon, eventoj por altiri la internacian atenton al Koreio; Salvadoro: Entombigo de mortpafita pastro Ricardo Cortez, "homo bona, afabla, tute dediĉita al eduko kaj instruo al seminarianoj.

2020-08-06, ĵaŭ
Mesaĝo al la guberniestro de Hiroŝimo en la 75a datreveno de la unua eksplodo de atoma bombo; novaj membroj de la Konsilio por la Ekonomio de la Vatikana Civito; papo Francisko faris privatan viziton ĉe la ikono Maria, Savo de la Roma Popolo ... Vatikanurbo: La sakramento de la bapto, donita kun arbitre modifita formulo, ne validas; la jara kunsido de la Fondaĵo Populorum Progressio okazis interrete, aprobis financon por helpi mildigi la efikojn de la pandemio; Irako: La situacio de kristanaj rifuĝintoj forpelitaj de Islama Ŝtato; Argentino: Neniu povas doni ĉion, sed ni ĉiuj povas doni ion - aprobita estas la rekalkulo de la ŝtata ŝuldaro.

2020-08-05, mer
Nova serio de paŝtistaj instruoj pri la pandemio: Kelkaj fundamentaj sociaj principoj kiuj povas helpi nin; Libano: elkora alvoko por la lando, trafita de du fortaj eksplodoj - alvoko de patriarko Rai por Bejruto, sceno de milito sen milito - la aktuala situacio en la urbo - internaciaj proponoj de helpo, interalie el Israelo ... Norda Irlando: John Hume, nobla animo kies kristana kredo inspiris senlacajn klopodojn por dialogo kaj repaciĝo; Bolivio: Festo de la nacia sendependiĝo en la tempo de la pandemio; Kolombio: La supera kortumo ordonis la enhejman areston de eksprezidanto Álvaro Uribe Vélez.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages