Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana en Esperanto  2020-10-25, -22, -21

1 view
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Oct 26, 2020, 3:46:24 PM10/26/20
to
2020-10-25, dim
Mateo 22: 34-40 (La plej granda kaj grava ordono) ... La vera amo al la proksimulo naskiĝas el la vera rilato al Dio; estas anoncitaj dek tri novaj kardinaloj, el Italio, Malto, Ruando, Usono, Filipinoj, Ĉilio kaj Meksiko; aparta zorgado pro la perfortaj eventoj en Niĝerio ... La traktato pri malpermeso de nukleaj armiloj atingis la 50 ratifikojn necesajn por formale ekvalidi.

2020-10-22, ĵaŭ
Monhelpo al la familianoj de la maristoj kiuj forpasis en septembro apud la japana marbordo, nutraĵoj kaj higienaj kompletoj al la kolombia diocezo Cúcuta por helpi venezuelajn migrantojn; estas anoncita la du-jara pluvalidigo de la provizora akordo inter Ĉinio kaj la Sankta Seĝo pri la nomumo de episkopoj, resumo de artikolo pri la akordo; EU-Belorusio: La demokrata opozicio gajnis la premion Saĥarov 2020; Niĝerio: Kondamnoj pri perfortaĵoj kontraŭ manifestaciantoj; Pakistano: Forkapto kaj trudkonvertiĝo de 13-jara katolika knabino estas deklaritaj krimaj agoj ... Informoj pri lingvoj: Nova sistemo de maŝina lernado por deĉifri lingvojn kiuj delonge malaperis.

2020-10-21, mer
La medito pri la psalmaro kiel preĝaro - dua parto; pri oktobro, la misiista monato; Sankta Johano Paŭlo la Dua, homo de profunda spiritualeco ... Interreligia preĝorenkonto por la paco: ĉesigi la militon estas neprokrastebla devo de ĉiuj politikaj respondeculoj.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages