Beataj la malriĉaj antaŭ Dio.
El la evangelio laŭ Mateo 5, 1-12
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)
4a Ordinara Dimanĉo – A - 29a de januaro 2017
Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/29012017.pdf
La beatecoj estas sendube la ĉefverko de la evangelio de Mateo, ĉefverko ne nur de vidpunkto teologia (ni vidos la spiritan riĉon), sed ankaŭ beletra. Ni vidu do, en ĉi tiu ĉapitro, ĉi tiu eksterordinaran tekston. Skribas Mateo: “Vidante grandan homamason, Jesuo iris al la monto”. Do Jesuo ne malproksimiĝas de la homamaso, sed volas ĝin konduki; kien? Sur “la” monton. Estas difinita artikolo por tiu monto, ĝi ne estas ia ajn monto, sed Mateo ne diras, kiu monto ĝi estas. Kion signifas tio? La monto, laŭ la tradicio biblia, hebrea, estis monto Sinajo, kie Dio, pere de Moseo, establis la aliancon kun sia popolo, kaj monto Sinajo estis ankaŭ la dia sfero, la dia kondiĉo. Do Jesuo, per la proklamado de tiuj ĉi beatecoj volas konduki la amasojn, do ĉiujn personojn, kaj do ĝi estas invito porĉiama al atingo de la dia kondiĉo.
…
Mateo estas la sola evangeliisto, kiu uzas la esprimon “regno de la ĉielo”. La aliaj parolas pri “regno de Dio”. Per la akcepto de la beatecoj, tiu regno iĝas io reala, kaj en ĝi Dio regnas. Kiel? Ne per obeendaj leĝoj eksteraj al la homoj, sed transdonante sian amkapablon. Resume, Jesuo diras: tiuj, kiuj libere, intence, elektas la unuan beatecon, ekde nun permesas, ke Dio manifestiĝu kiel Patro en ilia ekzisto. Poste sekvas la aliaj beatecoj, aranĝitaj en triopoj: la unua trio koncernas la suferojn de la homaro (de kiuj la kristana komunumo liberiĝu, ĉar la beatecoj ne rilatas unuopulojn, sed komunumon); sekvas la efikoj: la am-burĝonado inter la personoj kaj en la komunumo pro la akcepto de la beatecoj.
Plej amike kaj frate
Marco Menghini
#homiliojenEsperanto