Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-06-07, -04, -03

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Jun 8, 2020, 5:53:05 PM6/8/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/


2020-06-07, dim
Johano 3:16-18 (Dio donis sian sole naskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li havu eternan vivon) ... La festo de la Sankta Triunuo: Kristo prezentas sin kiel tiu, kiu plenumas la savoplanon de la Patro favore al la mondo; kvankam la akra fazo de la epidemio finiĝis, estas necese respekti la validajn normojn kontraŭ ĝi; la monato junio dediĉita al la Koro de Kristo
Letero al la prezidanto de Kolombio Iván Duque Márquez, por la monda Tago de la Naturmedio ... Nederlando: Dua ekumena monkolekto por daŭrigi paŝtistajn kaj karitatajn agadojn; Turkio: Gvidlinioj por ŝanĝi la statuson de la monumenta domaro de Sankta Sofia por ke ĝi estu denove uzata kiel islama kultejo.

2020-06-04, ĵaŭ
Komenciĝos la sporta kaj solidareca aŭkcio favore al la heroecaj batalantoj kontraŭ la koronoviruso; senpaga alirebleco al la vatikanaj muzeoj por italaj sanlaboristoj ... Kosovo: Enoficiĝis la nova ĉefministro Avdullah Hoti kun protestoj; Jemeno: Interreta konferenco pri helpo en katastrofa situacio; Filipinoj: Granda parto de la civila socio kontraŭas al la nova leĝo kontraŭ terorismo; Amnestio Internacia: Jarraporto pri homaj rajtoj en la mondo, senprecedenca nombro da manifestacioj; UN: Internacia tago de infanoj, senkulpaj viktimoj de agresoj.

2020-06-03, mer
La preĝo de patriarko Abrahamo ... Pri la festo de la Sankta Triunuo; preĝo por George Floyd ... Letero por la 800a datreveno de la franciskana vokiĝo de Sankta Antono de Padovo (1195-1231) ... Vatikanurbo: Rekomenciĝis la senpaga kuracado fare de la pediatria kuracejo Sankta Marta en Vatikano; EU: La ŝtatoj, kiuj deziras ricevi financadon, devas komenci reformojn; Pollando: Nacia balotado por la elekto de la prezidanto de la respubliko; Libio: La konfliktantaj partioj interkonsentis pri rekomenco de intertraktoj; DR Kongo: Nova epidemio de la viruso ebolo.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages