Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-08-16, dim
Mateo 15:21-28 "Ho virino, granda estas via fido. Estu al vi kiel vi volas"
Kredi je la mizerikordo de Dio, tuŝi la tenerecon de Dio, kiel faris la kanaana virino; pri la plej tragikaj krizoj en la nuntempa mondo, interalie en Belorusio
Francio: La 15a datreveno de la mortigo de frato Roger Schütz, la fondinto de la ekumena komunumo Taizé; Libano: Alvoko de Unicef favore al la infanaro de Libano, samcelaj iniciatoj de la kristana junularo de Palestino kaj en Pollando; Nov-Zelando: Falsa aserto cirkulas pri la politika prefero de la katolikaj episkopoj.
2020-08-13, ĵaŭ
Romo: Eksterordinara ĥirurgia operacio por korekti en utero la lienon de naskoto; Francio: Meso hodiaŭ atingis esencan parton la 147a jara franca pilgrimo al Lurdo; Ĝenevo: 818 milionoj da infanoj ne havas la eblecon lavi siajn manojn en siaj lernejoj; Belorusio: Miloj arestitaj en protestoj kontraŭ la reelekto de prezidanto Lukaŝenko, el kiuj du mortis, reagoj de EU kaj UN, najbaraj landoj faras proponon por malstreĉiĝo; Maŭricio: Petrola elverŝo en protektata ekologia sistemo; Irako: La ĉefministro invitis kristanajn fuĝintojn reveni por helpi rekonstrui la landon; Barato: Daŭras detruaj torentaj pluvoj en ŝtato Keralo; Usono: Monsinjoro Wilton Gregory estas la nova kunprezidanto de la organo por konsultaj rilatoj kun la usona nacia konsilio de sinagogoj .. Prilingvaj informoj: En Aŭstralio la mesaĝoj kontraŭ la koronoviruso fariĝas sensencaj post traduko en aliajn lingvojn.
2020-08-12, mer
Ĉiu persono ne estas "io", objekto, sed "iu" kies dignon oni devas agnoski; pri la festo de la Ĉielenpreno de Maria ... Papo Francisko akceptis aŭdience s-inon Michelle Bachelet, la alta komisaro de UN pri homaj rajtoj kaj eksprezidantino de Ĉilio, kaj episkopon Giorgio Marengo, apostola prefekto de Mongolio; la papo baptis sukcese apartigitajn siamajn ĝemelojn ... Pro la sanitara krizo, ĉi-jare ne okazos la tradicia eŭropa renkonto de la gejunuloj organizita de la komunumo Taizé; Belorusio: Plia tago de protestoj, ekstervica kunveno de la EU pri la situacio, komentoj de la ĉefepiskopo de Minsko; Malio: Miloj postulis la eksiĝon de la prezidanto; Venezuelo: La episkopoj subtenas partoprenon en la elektadoj okazontaj en decembro.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html