Mia disket-aparato funkcias bone, kiam ĝi legas aŭ kopias disketon
je la unua fojo. Sed poste kiam mi volus legi aliajn disketojn,
la aparato donas la saman rezulton, ĉu ĝi entenas disketon ĉu ne.
Mi ne suspektas viruson, ĉar la ceteraj partoj de la softvaro ne
montras ajnan defekton, kaj la antivirusa programo nenion suspektas.
Ĉu oni povas priskibi tion, kion mi devas fari por ĝustigi tiu ĉi
aparaton? Morgaŭon, mi anstataŭigos ĝin kun alia, kiun mi jam havas.
Mi ne uzas ĝin ofte, sed mi volus ke ĝi funkcias bone.
Antaŭdankon
Harb
Vi devas priskribi vian aparaton pli detale: nomo de komputilvaro, nomo
de diskujo, operaciuma sistemo, k. t. p. Mi neniam havis tiun sperton
kaj estas uzanto de Makintoŝo, do, mi probable ne povas helpi, sed aliaj
postulus pli da informo.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
---------------------------------
Mi min demandas: ĉu estas permesite al tiuj, kiuj volus partopreni en ĉi
tiu
groupo, skribi iliajn mesaĝojn kiel eble plej bone laŭ siaj kapabloj, eĉ se
ili
devu miksi ilian lingvo kun esperanto.
Vi kaj mi komprenas la parol-manierojn de anglaj kaj francaj parolantoj.
Per tiu ĉi permeso, multaj komencantoj trovus sin bonvenaj, kaj praktikos la
uzon
de esperanto por gajni spertojn. Mi estas unu de tiuj kiuj ne trovas sin
bonvenaj en
S.C.E. ĉar kiam aliaj furioze korektas la maltrafojn de gramatiko, ili
misgvidas la temon de la
skribanto. Se aliaj simple respondus en bona gramatiko kun bona ortografio,
ili donus
al ni ekzamplojn de bona uzado, kaj ni akiros spertojn.
ĝis
Harb.
"AV3" <arv...@earthlink.net> wrote in message
news:CJKdndF28-OxMH3U...@earthlink.com...
Alt.*-grupoj estas sengvidaj kaj tute liberaj. Eĉ SCE havas regulon, ke
iu ajn mesaĝo devas havi Esperantan temon en iu ajn lingvo, tamen,
multaj partoprenantoj ne regas la anglan kaj protestas pri
nekompreneblaĵoj, se mesaĝinterŝanĝo daŭre uzas lingvon alian ol
Esperanto. Kvankam la regulo permesas alilingvajn mesaĝojn pri
Esperanto, la evidenta celo de Esperanto estas permesi komunikadon inter
tiuj, kiuj ne kapablas sin esprimi en fremda lingvo. Do, en SCE provu
uzi Esperanton laŭ viaj kapabloj. Tiu ĉi estas pli bona forumo por
lingvolernado kaj praktikado.
> ...
Estas ankaŭ multaj personoj kiuj volas perfekti sian anglan,
aŭ kiel mi, la francan aŭ la italan. Ni povas helpi unun la alia,
kaj kelkfoje, demandi gramatikon inspiron al pli kleruloj ol ni.
Se iuj skribas en sia lingvo, aliaj membroj povus traduki ilian
mesaĝon en esperanton. Kaj post kelka tempo ili mem provus
aldoni la tradukojn kun siaj mesaĝoj.
Estas homoj kiu devas lerni lingvon, sed ili ne interesigxas
plene en ĝia meĥanismo, kiel la plimulto de homaro. Ili lernas
uzi sian patrolingvon tra ekzamploj, donitaj de aliaj membroj.
Harb
"AV3" <arv...@earthlink.net> wrote in message
news:Bdydna0Wv-RnnX_U...@earthlink.com...