Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Volas klarigon.

8 views
Skip to first unread message

Harbinger

unread,
Apr 26, 2010, 10:33:55 PM4/26/10
to
Saluton
Mi estis puriganta mian komputilon kaj trovis unu leteron koncernante klarigon de PAG. Gxi diris
ene de iu frazo:
... la esperantistoj ne suspektas kaj laboras, kvankam efektive ili ne suspektis kaj laboris.

La parteto:
... ne suspektas kaj laboras,... Cxu gxi signifas ke: ne suspektas kaj ne laboras? aux ne
suspektas kaj(sed) laboras?

La sama iras al la dua ero: ... ne suspektis kaj laboris ...

Kiam oni diras du aux pli agojn, kiuj havas la saman efikon kiel:

Li ne mangxis kaj trinkis ion ekde la mateno. Oni komprenas ke li mangis kaj drinkis nenion ekde
la mateno.

Sed suspekti kaj labori ne havas la saman efikon. Kontrauxe, ili sxajnas ke unu dependas inverse
sur la alian:

se oni suspektus oni ne laborus, aux malgrau tio oni laboras.


Harb.

0 new messages