Denove pri Igbo, Iboo

0 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Jan 11, 2024, 1:52:44 PM1/11/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
Antaŭ kelkaj monatoj, mi demandis en ĉi tiu grupo, ĉu por mia traduko de "Aferoj disfalas" mi uzu la terminon "igbo" aŭ "iboo" por la homoj kaj la lingvo. Tiutempe la konkludo ŝajnis esti, ke mi uzu "iboo".

Intertempe mi malkovris, ke en la nova eldono de PIV oni intencas uzi "igbo". Ŝajnas al mi malkonsilinde, ke en ĉi tiu traduko, kiu estos grava kontribuo al la afrika literaturo en Esperanto, ne estu sama formo kiel tiu uzata en PIV. Tial necesas pludiskuti la aferon.

Plu esplorante en Interreto, mi trovas, ke la formo "ibo" (anglalingve) estis uzata ĝis la 70aj jaroj. Tio baziĝis en anglalingva misskribo de la vorto, ĉar anglalingvanoj ne povis prononci la kombinon gb. Ekde la 70aj jaroj oni preferas la formon "igbo", kiu pli bone reprezentas la prononcon de la vorto.

Ĉiuj opinioj pri la afero, kiujn mi trovas en Interreto, insistas, ke la ĝusta formo estas "igbo", ne "ibo", kaj ke la formo "ibo" troviĝas nur en malnovaj tekstoj.

Kompreneble la sono gb ne ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed ŝajnas al mi, ke ni ne povas ignori la internacian movon ŝanĝi la skribon de "ibo" al "igbo". Tio almenaŭ respektas la aktualan preferon je la formo kun -g-, eĉ se oni donos al ĝi Esperantan prononcon.

Tial en mia traduko, mi nun pensas uzi formojn "igbo" por la popolo kaj "igba" por la lingvo. Sed estas ankoraŭ tempo por fari la finan decidon. Se iu ne konsentas pri tio, ni povos plu diskuti tion en ĉi tiu grupo.

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Nino

unread,
Jan 11, 2024, 2:34:30 PM1/11/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
Mi konsentas kun la konkludo de Anna, sed Akademiaj lingvistoj (tiuj samaj kiuj anstataŭis la zamenhofan “-uj-“ per “-i-“ kaj malaprobis la diftongojn kiel “ǔa”, pro la esperanta fonotakso) devus malaprobi “gb”! 😂

Ununeǔrone
Nino V

Inviato da iPhone

Il giorno 11 gen 2024, alle ore 19:52, lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org> ha scritto:


--

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "afrika kulturo en esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to afrika-kulturo-en-e...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/afrika-kulturo-en-esperanto/CADVoLfQPcu61Pr_KN%2BActyzyZ45tWjCsarB%2BG0xC4bb0vD3uKQ%40mail.gmail.com.

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2024, 6:04:40 PM1/11/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
mi dubas pri la decido de anna, ĉar mi simpatis por la fenikoj-Zamenhof pli ol por la egiptoj-ĉinoj-angloj kaj miaj esploroj en la reto: How do you pronounce Igbo in Nigeria? portas min al ibo.

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato....@gmail.com 

Grosjean Mireille

unread,
Jan 12, 2024, 2:44:29 AM1/12/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
saluton!

laŭ miaj kontaktoj en Benino kaj kun la lingvo fon, la fonua lingvo kaj la aĝaa lingvoj mi komprenis, ke gb same kiel kp sonas kune, tio memorigas al mi la g en itallingvaj vortoj kiel migliore, pli bona.  La ĉeesto de la litero g influas la sonon de la posta l, sed oni ne aŭdas g. Ĉu tion oni povas nomi diftongo, iom simile al la vokalaj diftongoj, kiuj sonas kune?

komento de iu beninano: estas tiaj sonoj, kiujn eŭropanoj ne sukcesas ĝuste prononci!

elkore

Mirejo

lowenstein, anna

unread,
Jan 12, 2024, 4:30:22 AM1/12/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
Ĉu laŭ la priskribo de Mireille, la ĝusta prononco de la vorto "igbo" estus pli simila al "ijbo"? Tio estus ebla kombino en Esperanto, kvankam malofta. Fakte mi trovas multajn trafojn por la kombino ij en la Tekstaro, plej ofte en slavaj nomoj, ekzemple en la verko "La revizoro" tradukita de Zamenhof aperas la nomoj Artemij, Dobĉinskij kaj multaj aliaj. La kombino ankaŭ aperas en kunmetaĵoj kiel "trijara" kaj "prijuĝi", kvankam en tiuj ekzemploj la i kaj j aperas en malsamaj silaboj, kio ne estas precize la sama afero kiel prononci ilin kune, kiel oni farus en la vorto "ijbo".

Mi ne scias, kompreneble, ĉu "ijbo" estas ĝusta transskribo de la kombino "igbo". Sed ĉiuokaze, ĉu estas mia tasko kiel tradukisto elpensi novajn variaĵojn de vorto, kiu jam ekzistas en Esperanto? Plurigardante en la Tekstaro, mi konstatas, ke en "Monato", "Le monde diplomatique" kaj "Ondo de Esperanto" jam aperas 14 trafoj por "igbo" kaj "igba", kaj neniom por "iboo" kaj "iboa". Ŝajnas al mi, ke la formo "igbo/a" kongruas kun la jam ekzistanta vortuzo en modernaj Esperanto-revuoj. Ne aperas en la Tekstaro la revuo "Etnismo", sed mi demandos al la redaktoro, kiun formon oni kutime uzas.

Anna


Grosjean Mireille

unread,
Jan 12, 2024, 4:37:41 AM1/12/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren, Nicole Margot UN Ĝenevo, Apélété Agbolo Didier Togolando
saluton!

mi aldonis la redaktorinon de Etnismo Nicole Margot.

Anna! via propono ij ne konvenas.
Ni havas specialiston pri tiaj aferoj: Apélété Agbolo en Togolando. Li eblas konas la fonetikan desegnaĵon por tiu  miksita sono.
mi aldonas lin en nia diskuto.

amike

Mirejo

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2024, 6:32:08 AM1/12/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren, Nicole Margot UN Ĝenevo, Apélété Agbolo Didier Togolando
fakte ankaŭ laŭ mi ji ne taŭgas, tio, kion mi aŭdas estas i'bo kun longa i, kie ' estas gorĝa halto [glottal stop en la angla] sed apenaŭ aŭdebla. bonvolu aŭskulti la elparolon.

amike

renato

Gadoufia Kossi EDAH

unread,
Jan 12, 2024, 6:45:26 AM1/12/24
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
Saluton karaj,
Ĉiu Afrika lingvo havas ion speciala.
La analizo de Sir Renato estas pli ĝusta.
La ekzemplo de Sri-no Mireille ne estas la sama en ĉiu lingvo.

Ekzistas speciala reguloj por igbo kaj Joruba.
Igbo legata ibo. Nur la "b" aperas.
En Joruba,  suprize, "p" estas legata "kp" kiuj estas unu Inter sonoj kiuj eŭropanoj ne facile prononcas.

Ekzemple, on skribas: "Topa" kaj legas Tokpa, "Pahu" kaj ke "Kpahu", Mireille bone konas tiujn lokojn en Benino.
Topé antaŭnomo, legata" Tokpè".

Iu kiu bone parolas Joruna kaj Ibo donas plus de klarigojn.

Kossi G. EDAH

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages