Gazetara komuniko en la sŭahila por dissendado al la gazetaro/komenteto

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2011, 4:30:05 PM12/17/11
to afr...@yahoogroups.com, af - listo 'afrika kulturo'
Kara Birindwa,

se vi volas debati pri kulturaj temoj, bonvolu alighi al la listo <afrika-kultur...@googlegroups.com> .

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 7:36:57 AM12/18/11
to afr...@yahoogroups.com, af - listo 'afrika kulturo'
Kara Johano,

la debato pri lingvaj temoj en Afriko okazu en  <afrika-kultur...@googlegroups.com>. Tie mi mem respondos al vi.

Mi permesis respondon al la tradukinto, sed nun bonvolu transiri al tiu alia listo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 7:52:07 AM12/18/11
to af - listo 'afrika kulturo'
Kara Renato,


cxiu esperantisto(in)o estas sperta lingvisto kiu DEVAS korekti (au ecx
ekzameni) aliulojn kiam lau ili tiuj ERARAS. Respekto de alies konoj kaj
elektoj tute ne ekzistas en esperantujo.
Nu, mi plurfoje zamenhofe uxauxis pro tiuj fakuloj.
Kion fari?
Iam iu el tiuj fakuloj ecx kuragxis diri ke oni devas diri kaj skribi
"svahila" cxar en euxropaj lingvoj oni skribas "swahili"! Nekredeble!
Tiu fakulo tute ignoris la prononcon (kion esperi el homoj kiuj
prononcas "PIF" anstatau "PIV"?), tiu ignoras la fakton ke esperanto ne
devas nepre esti europeca kaj cxi tion:

*GERMANE*

vgl. die Darstellung im Artikel /Suahelisprache/, in: Heinrich Schnee
(Hrsg.): Deutsches Kolonial-Lexikon, 1920
C. Velten /Praktische Suaheli-Grammatik/, Berlin 1913
C. Velten /Praktische Anleitung zur Erlernung der Schrift der Suaheli/, 1901
C. Velten /Prosa und Poesie der Suaheli/ (1907)
C. Velten /Märchen und erzählungen der Suaheli/, 1898
Friedrich Von Nettelbladt /Suaheli-Dragoman/ 1891
Carl Meinhof /Sprache der Suaheli//
/Christoph Friedrich: /Kisuaheli Wort für Wort/, Reise Know-How Verlag,
Bielefeld

Kai-Uwe von Hassel, Paul Fokken: /Waafrika wa leo: Ausgew. u. überarb.
//Suahelitexte aus Zeitschriften; Mit e. Wörterverz./, Pan-Verlag
Birnbach, Leipzig 1941

Emil Meier: /Sprachführer der Suaheli Sprache, Deutsch–Kisuaheli,
Kisuaheli–Deutsch/. Harrassowitz, Wiesbaden 1989

Übersetzung Deutsch/Suaheli - Swahili/Kijerumani (www.suaheli.eu
<http://www.suaheli.eu/>)

Deutsch-Suaheli Swahili Kisuaheli Kiswahili (www.suaheli.de
<http://www.suaheli.de/>)

*POLE*

Ohly R., Kraska-Szlenk I., Podobińska Z.: Język suahili,Wydawnictwo
Akademickie Dialog
1998<http://pl.wikipedia.org/wiki/Specjalna:Ksi%C4%85%C5%BCki/8386483873>

*HISPANE*

Gramática suajili; de Piet Van Velt; traducido al español por la
editorial Mundo Negro (Arturo Soria 101; 28043; Madrid)

*Interesaj jenaj vikipediaj artikoloj:
PORTUGALE*

O suaíli ou suaíle (/Kiswahili/), também chamado de swahili ou
kiswahili, é o idioma banto
<http://pt.wikipedia.org/wiki/L%C3%ADnguas_bantas>com o número maior de
falantes

*FINNE*

Swahili(myös /suahili/, /suaheli/; swahiliksi /kiswahili/)

*RUSE*

Лоцко Г. Н: История изучения языка суахили (часть I).
Мисюгин В. М. Заметки о названиях суахили неких городов в хронике Пате.
Мисюгин В. М. Замечания к старосуахилийской письменности.
Мисюгин В. М. О происхождении и распространении языка суахили.
Мисюгин В. М. Суахилийская хроника средневекового государства Пате
Мячина E. Н. Восточно-африканский суахилийский комитет и его издания
Мячина E. Н. Глагольные суффиксы в языке суахили.
Мячина E. Н. Некоторые особенности развития газетной лексики в
современном языке суахили.
Мячина Б. Н. О приглагольных показателях в языке суахили.
Mячинa E. Н. Структура глагольных основ в языке суахили.
Ольдерогге Д. А. Словарь языка суахили 1811 г. (из рукописных материалов
адмирала Крузенштерна).
Плоткин В. И. Автобиография. Типпу Типа (суахилийский документ XIX в.
как этнографический источник).
Фeдорова Н. Г. Сложные слова и именные словосочетания в суахили.
Яковлева И. П. Очерки синтаксиса языка суахили. 1959
/Желтов А.Ю./ Объектная индексация в языках банту (суахили и киньяруанда).
Жуков А. А. Формант -to- в глагольной системе языка суахили (киунгуджа)

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2011, 7:56:38 AM12/18/11
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kara Johano,

vi rajtas sekvi la rezonadojn pri Svahilo kaj Urduo, sed vi ne rajtas eksporti eŭropajn neregulaĵojn en Esperanto al Afriko.

La demando ne estas tute solvita, sed atendante la solvon, mi diras: la itala (lingvo), loa frnaca, la latina, la urdua, la suahila, kpt.

Kiu inventinto de inventita lingvo inventus malregulaĵojn kaj esceptojn?

Johan Derks

unread,
Dec 19, 2011, 3:30:02 PM12/19/11
to afrika-kultur...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Kara Renato,
Mi ne komprenas vian aludon al europaj neregulajhoj.
Mi estas favoranto de fonetika enpreno de vortoj en Esperanton, ankau se por tio oni devas plilarghisi la kutiman kombinajhojn kun u-pelveto (ü).
Do se la parolantoj de la svahilo diras süahila, mi skribos süahila. Mi ech favoras vortojn kiuj komencas kun ü.
Nur mi ne scias kiel afrikanoj elparolas la nomon de tiu lingvo.
Ankau mi shatas scii, chu oni konsideras ghin kiel la lingvo de la tribo de süahiloj au kiel lingvo, kiu praktike ne havas denaskajn parolantojn.
Amike,
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2011, 2:54:29 AM12/20/11
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Johan Derks
Kara Johan,


>   Mi ne komprenas vian aludon al europaj neregulajhoj.

Mi simple volis diri ke se ni diras: la franca, la germana, la ĉina... ni devus diri ankaŭ la suahila, la latina, la urdua, ktp.  Simple por igi Esperanton pli regula kaj pli facila.


>  Ankau mi shatas scii, chu oni konsideras ghin kiel la lingvo de la tribo de süahiloj au kiel lingvo, kiu praktike ne havas denaskajn parolantojn.

Ekzistas amaso da denaskaj suahillingvaj parolantoj. Historie, laŭ mia kompreno, la suahiloj estis la loĝantoj de la marbordo en Orienta Afriko.

Johan Derks

unread,
Dec 20, 2011, 3:10:04 AM12/20/11
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Bertilo Wennergren
Renato:
Ekzistas amaso da denaskaj suahillingvaj parolantoj. Historie, laŭ mia kompreno, la suahiloj estis la loĝantoj de la marbordo en Orienta Afriko.
Tio, lau mia rezonado, signifas, ke la nomo de la lingvo ne estas propra nomo kaj devas esti skribita, kontraue al ekzemple Urduo kaj Jido, minuskle kaj a-vortece.
Sed vi ankorau ne respondis al tio, chu la denaskaj parolantoj elparolas la nomon de sia lingvo kvarsilabe (la suahila) au trisilabe (la süahila au la svahila).
Ankau mi shatus scii de Bertilo Wennergren kion li trovis pri tio en 'la literaturo'.
 
Amike,
Johan Derks
 
 
----- Original Message -----

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2011, 3:29:37 AM12/20/11
to afrika-kultur...@googlegroups.com, Johan Derks, Bertilo Wennergren
Johan:
>   Sed vi ankorau ne respondis al tio, chu la denaskaj parolantoj elparolas la nomon de sia lingvo kvarsilabe (la suahila) au trisilabe (la süahila au la svahila).

sŭahila, trisilabe. kompreneble ĉi tie ni eniras jarcentlongan debato pri la redono de tiu sono en tiu pozicio en Espernato.

amike

renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages