Réf.: RE: (afrika kulturo) Afrikaj vortoj en Esperanto

1 view
Skip to first unread message

hassano NTAHONSIGAYE

unread,
Dec 23, 2010, 6:18:12 PM12/23/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Sinjoro Renato, en la vortoj de Elysée. Elkorajn salutojn al vi. Bonan morgauan feston! Kore, Hasano

Le sam. 11 déc 2010 14:36 CET, elisee byelongo a écrit :

>
>Jen kelkaj vortoj:
>
>1. Lubungo: Komuna kunsidejo, etimologie Luxbuxnga (la x staras por la akchento "grave" franclingve). En multaj afrikaj tradicioj estas domego en la centro de familiejo aux vilagho, kie la plenkreskuloj kunvenas por "palabri", pridiskuti gravajn aferojn kaj trovi solvon al problemoj. Iom kiel parlamento sed je familia aux vilagha nivelo.
>
>2.Bembo : etnolingve bembe (popolo vivanta en la zono de Fizi en DR-Kongo)
>Bembujo :etnolingve ubembe aux bubembe, medio kie vivas la bemboj (distrikto au patrolando de bemboj)
>Fizo: etnolingve Fizi (pardonpetas pro la tajperaro pro laborsharghoj.
>
>Pliaj vortoj el la libro: Ehhoj el Bembujo ... iom poste. Mi rekomendas tiun libron al karaj listanoj. Ghi estas havebla che FEL kaj UEA. Kara Renato, chu ghis disdonighis al afrikanoj kiel amiko Osmo faris por La konciza historio de E-o en Afriko? Pardonon pro la ne kapitalliterumitaj vortoj.
>
>Pli poste,
>Amike
>Eliseealia nomo de bembujo)
>3.Bakjobo: etnolingve bakyoba
>Babvaro: etnolingve babware
>4. Banjamulengo: etnolingve banyamulenge (Tutsi aux Tucoj vivantaj en DR-Kongo kaj kiuj uzas malprave la nomo de Muleng-anoj kiuj alie estus Kongolandanoj. Banjamulengo estas Ruandanoj kiuj batalis por akiri la naciecon de DR-Kongo.
>5.Tucio: etnolingve Tutsi (popolo nilota vivanta en la regiono de vastaj lagoj kune kun Hutu, Twa kaj aliaj bantuoj.
>6. Hutuoj: etnolingve Hutu
>7. Asokolo: vira unue-askito kiam temas pri ghemeloj , etnolingve Asuxkuxlo, la x staras por la akchento.
>8. Mkangjo: vira due-naskito kiam temas pri ghemeloj, etnolingve mkangya
>9. Unguo: Virina unue-naskito kiam temas pri ghemeloj, etnolingve Uxngwa, x pro la akchento
>10. Eto: Virina due-naskito kiam temas pri ghemeloj, etnolingve la samon.
>11. Lumambo: bemba tradicia danco. Por danci oni dancigas la manojn, kiujn oni pozicias en v-formo, balance ilin chu antauen chu malantauen, du foje por la dekstra mano kaj dufoje por la maldekstra, tuj poste oni faras pashon antauen, pushante la korpon antauen tiel ke la genuoj "fold"ighas en v-formo.
>12. Lubindo: Sekskashilo au vesto por primitivaj afrikanoj kiuj nur kashis la sekson.
>13. Esuako: pasto el manioko, populara en Bembujo, Brundio kaj Tanzanio, ankau nomata "Rouo"-n, etnolingve, "Eswaka kaj Rowe".
>
>Mi
>
>
>
>From: renato....@virgilio.it
>To: afrika-kultur...@googlegroups.com
>Subject: (afrika kulturo) Afrikaj vortoj en Esperanto
>Date: Thu, 9 Dec 2010 09:53:19 +0100
>
>
>
>
>
>
>Elisee (en alia listo):
>
>| Amiko Vilhelmo jam faris bonegan laboron esperantiginte dekojn da vortoj en la libro "Ehhoj el Bembujo", libro havebla en MAS-publikaro. Karaj chu vi jam ghin legis? Estas bela ekzemplo de kion oni povas fari por afrikdevenaj esperantaj vortoj.
>
>
>Kara Elisee,
>
>chu vi povus prezenti en ĉi tiu listo tiujn vortojn po unu en ĉiu mesaĝo kun difino kaj komentoj?
>
>Amike
>
>Renato
>



hassano NTAHONSIGAYE

unread,
Dec 23, 2010, 6:23:33 PM12/23/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Mi pardonpetas pro la eraro. Ne EN la vortoj, sed JEN la vortoj de Elysée. Bonan komprenon

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2010, 8:53:20 AM12/24/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Dankon, Hasano! Bondezirojn ankaŭ al vi kaj al ĉiuj listanoj!

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages