Re: (runda esperanto) Fwd: (uea: afrika komisiono) Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013

5 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Jan 27, 2014, 4:05:40 PM1/27/14
to Burundio, Malanda Emile Sud Afriko, afrika kulturo en esperanto, Adjé Adjévi, Landa agado, Alofa Charles Benino, IRE TCHIKPE Privas
karaj

Mi ricevis la bonegan raporton de Adjevi Adjé pri la jaro 2013 kaj Esperanto en Afriko.
Mi gratulas kaj dankas lin.
Mi gratulas kaj dankas chiujn, kiuj agadis, agadas kaj agados por Esperanto, tie, kie li au shi estas kaj povas ion fari.

Mi volas aldoni ion al tiu raporto.
Kiel prezidanto de ILEI mi eksciis pri premio che UNESKO, kies nomo estas Hamdan.
Mi informighis pri la premio kaj la regularo rilata al ghi.
Devis esti kandidatiga instanco kaj kandidatigita establo.
Lau tio ILEI kandidatigis ANEB, la burundan Eo asocion.
Tio okazis en oktobro 2013.
Chu la Burunda Movado ricevos la premion? NI esperu, tamen mi havas iom da duboj kaj parolis pri tio kun la estraro de ANEB. Tamen la kandidatigo estas valora, char multaj kunlaborantoj de UNESKO legos pri la elstara laboro farita per Esperanto en Burundo, por interhoma harmonia kunvivado kaj paco.

Kun multaj laùdoj al chiuj aktivuloj en Burundo, en Afriko kaj en la tuta mondo.

elkore salutas Mirejo Grosjean
prez de ILEI
membro de "Scio Sen Bariloj"
membro de KOKo de la kvina Afrika Kongreso



2014-01-27 Jeremie Sabiyumva <jerr...@gmail.com>
Bonvolu legi

---------- Forwarded message ----------
From: ADJE Adjevi <adj...@yahoo.fr>
Date: Mon, 27 Jan 2014 08:55:42 +0000 (GMT)
Subject: (uea: afrika komisiono)    Superrigardo pri la Afrika Agado
de UEA en la jaro 2013
To: "afrika-komi...@yahoogroupes.fr"
<afrika-komi...@yahoogroupes.fr>

Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro
2013

La Afrika Komisiono de UEA per la fondaĵo Afriko povis fari plian paŝon sur la
vojo al la disvastigo, instruado kaj plivivigo de
Esperanto en multegaj afrikaj landoj.
Tiu ĉi paŝo povis ankaŭ
okazi pro la granda helpo, ĉu de individoj, ĉu de organizoj, en formo
de rekta subteno al projektoj
starigitaj de espertantistoj en Afriko.

En
Benino la gazeto “Le potentiel“ aperis
pri la kvina Afrika Kongreso, dum la radio Tokpa elsendis
pri ĝi dum pluraj tagoj.En DR Kong la movado havis grandan avantaĝon
aŭdigi Esperanto-elsendon
tra la ondoj de la nacia radio (FM 100 MHZ) ĉiusabate. La movado en
Malagasujo ekhavis propan novan retan paĝon: <www.malagasio.org>.
En Togolando oni elpaŝis por la lingvo en la plej granda ŝtata
universitato en la ĉefurbo Lomeo kaj oni ankaŭ partoprenis en televida
programo. La programo spekteblas
per: http://www.youtube.com/watch?v=D5LhPXUkXNg&feature=youtu.beLa
revuo “Babilanto“, iniciatita kaj eldonata de
s-ro Adjévi Adjé aperis kvarfoje. La komisiona bulteno “Esperanto en
Afriko“ aperis dufoje sub la redaktoreco de s-ro Jean
Codjo. Per la mastrumado de tiu ĉi lasta la retejo
www.esperanto-afrikoankaŭ pliriĉiĝis per aktualaj novaĵoj pri Afrika
Agado kaj Afrika-paĝo en fejsbuko ĝisdatiĝis per aliĝoj de novaj membroj tra la
jaro.

Septembre
okazis instruseminario en Rumonge, Burundo, kun solena malfermo de ĵus
finkonstruita Esperanto-biblioteko. La konstruado estas financita de
kontribuantoj al la fondaĵo "Esperanto
en Evoluo". La Afrika Komisiono de UEA, kiu daŭre en
la pasinteco ĝuis ankaŭ la subtenon de ILEI, ankoraŭ pli strukture kunlaboris
kun la prezidanto de ILEI, s-ino Mireille Grosjean por okazigo de
ekzamensesio en Benino. En Togolando okazis kurso por komencantoj kaj
progresantoj sub la gvido de s-ino Paola B. Giommoni el Italio kun helpo de
lokaj fortoj. Salutĉeestis
la kurskomencon germano Christian Darbellay kaj ĉino Zhu Minghe. En la pedagogia
universitato en Kinŝaso, DR Kongolando, la junulara sekcio (DKEJO) kaj UPN
regule organizis kursojn por gestudentoj.

La
ruanda Esperanto-movado, kvankam en embria stadio, tamen vigle faris kelkajn
paŝojn antaŭen.
En la ĉefurbo staras klubo samkiel en kelkaj provincoj. En Kigali, oni kalkulas
tridekon da esperantistoj, iuj relative progresintaj kaj aliaj freŝe bakitaj.
La
muzika grupo “Konga Espero“ enregistris
videoklipojn kiuj vendiĝas en la sidejo de la landa asocio DKEA. La
togolanda movado akiris statuson de asocio
leĝe konfirmita fare
de enlandaj instancoj.
La Zamenhof-Tago iĝis kutimo en Afriko. La Tago ankaŭ
estis celebrita diversmaniere en Benino, Sudafriko kaj Togolando.
Okazis
la tria benina-kongreso pasintaŭguste, dum en Togolando oni okazigis sukcese la
21-an nacian kongreson kun forta partopreno de la gelernantoj de
Instituto Zamenhof sub la temo: “Zamenhof kaj Mandela, du malsamaj
homoj kun sama
destino“. La
movado en Malagasio denove revigliĝas per la laboro de e-isto Fidilalao Henriel,
kadre de la projekto Esperanto Plus,
inciato de Evelyne Rotellini kaj Jean Pierre Marcq en Francio por subteni
Esperanton en Afriko.

La
Afrika movado restariĝis per la tradicio pri la tutkontinenta kongreso. 17
jarojn post la 4-a Afrika Kongreso en Tanzanio, okazis la 5-a Afrika Kongreso en
la benina urbo Kotonuo jarfine kun 32 partoprenantoj el 11 landoj. Krom la
afrikaj landoj Benino, Burundo, Ebur-Bordo, Kamerunio, Niĝerlando, Senegalo,
Sud-Afriko kaj Togolando, reprezentitaj estis ankaŭ Haitio, Svedio kaj
Svislando. La
kongreso estis kunorganizita de tri partneroj: Afrika Komisiono de UEA, Asocio
de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj la svisa-benina neregistara organizaĵo
"Scio Sen Bariloj. Sed UEA, Institucio Hodler '68 kaj multaj individuaj
esperantistoj el ĉiuj mondopartoj ankaŭ subtenis la kongreson. Ĝia
rezolucio emfazis la neceson de internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kiel rimedo
por spertiĝo kaj lingva perfektiĝo de la movado en Afiko. Tiucele oni esprimis
pretecon okazigi IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferencon en Afriko, eĉ jam en 2016.

La AfrikaOficejo (AO) de UEA korespondis kun afrikaj esperantistoj kaj
helpis ilin laŭ la bezonoj, ĉefe
per sendado de lerno-materialoj kaj respondo al informpetoj.Ĝi ankaŭ
kunligis la landajn asociojn, klubojn (enla landoj kie ankoraŭ ne
ekzistas landaj asocoj) kajdonis subvenciojn por ebligi ilian agadon.
Entute, deko
da kluboj kaj asocioj ricevis subvencion en la jaro i.a  ANEB
(Burundo), DKEA (Kongolando), ABeE (benino), KES (Kenjo), Burkino,
UTE(Togolando), SEA (Senagalio), GEM (Ganao), Niĝerlando, Madagaskaro
kajVEK (Ugando).

Kaj
nun ni profitas tiun ĉi okazon por esprimi nian koran dankon al ĉiuj
esperantistoj, E-organizaĵoj kies klopodoj ebligis agadon en la ĵus pasinta
jaro en Afriko. Ĉar por la jaro 2014 la Afrika Komisiono planas
plurlandan informadon,
kursaron en multegaj landoj kaj aparte la seminarion pri Aktivula Maturigo
(SPAMO) en Afriko, ni petas al mecenatoj kaj geamikoj de Afriko bonvolu subteni
nin, donaconte monon al la fondaĵo Afriko ĉe UEA. Ni esperas ke vi
estos sentemaj al nia alvoko.
------
La kunordiganto de la Afrika Komisiono:
Adjévi Adjé






06 BP.61807, Lomé-TOGO
Telefono:+228 90257549
E-poshto: adj...@yahoo.fr

--
--
* por mesagxi <rundaj-esp...@googlegroups.com>
* por malaligxi <rundaj-esperanti...@googlegroups.com>
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "rundaj esperantistoj" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to rundaj-esperanti...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Mireille Grosjean

De retour dans son camp de base jurassien.
Denove en sia jhurasa baza tendumejo.

Grand-Rue 9
cp 9
CH-2416 Les Brenets
+41 79 69 709 66
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages