Internacia evento en Afriko kadre de la Esperanto Movado???

6 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Feb 14, 2014, 4:29:50 AM2/14/14
to Angolo, LA, Benino, Latifou Gbadamassi, Bordo, LA Ebura, Burundo, IRE Sabiyumva Jeremie, Burundo, LA, Chado, LA, Ganao, Daniel Asomaning Obiri, Ganao, LA, Henriel, IRE Fidilalao, Kenio, LA, Komoroj, LA, Kouablan, IRE Kouassi Antoine, Malio, Drissa Flayoro Diakite, Nigherio, LA, proks, LA Kamerunio, RDC, LA Kongo, Sabiyumva, IRE Jérémie, Senegalio, LA, Sud-Afriko, LA, Tanzanio, LA, Togolando, LA, Adjé Adjévi, Alofa Charles Benino, Tomaso Serafino Wang Kamerunio, Malanda Emile Sud Afriko, afrika kulturo en esperanto, Afrika Oficejo, Afrikaj listoj, afrika-komi...@yahoogroupes.fr, IRE TCHIKPE Privas, IRE Fischer-Kotowski, Pawel, Łukasz Żebrowski

 

Varsovio, la 11an de februaro 2014

 

Lukasz Zebrowski, prezidanto de TEJO

kaj

Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI

skribas

 al chiuj Landaj Asocioj de Afriko

 

Saluton, karaj gesamideanoj !!

Jhus finighis la 4an de januaro la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE). Dum tiu grava evento la kongresanoj verkis kaj aprobis rezolucion, kiu iris al la tuta Movado por konigi la konstatojn, dezirojn kaj planojn de afrikaj esperantistoj. Ene de tiuj alineoj trovighas unu grava deziro : Okazu en Afriko unu au du au tri el la tutmondaj regulaj internaciaj eventoj, nome Universala Kongreso (UK) de UEA, Konferenco de ILEI au Internacia Junulara Kongreso de TEJO nome IJK.

Char Mireille Grosjean restadis en Varsovio, Pollando, la loghloko de Lukasz Zebrowski, okazis kunveno de ili du la 11an de februaro 2014. Ili povis intershanghi spertojn kaj ideojn pri la eblo ekpashi al internacia evento en Afriko. Mireille Grosjean povis prezenti la tri landojn, kie shi jam restadis : Benino, Burundo kaj Senegalo. Tie estas bonegaj lokoj por iu tia evento.  Tamen povas esti, ke bonegaj lokoj ankau ekzistas en aliaj landoj, kien shi ne iris. Pro tio ni ekrilatas kun vi hodiau. Por doni al vi shancon informi nin, kaze ke en via lando la movado estas forta kaj laborema, kaj ke ekzistas iu domo, domaro, kie tia evento povus okazi.

Mireille Grosjean vizitis 5 eblajn kongresejojn en Senegalo, 3 en Benino kaj 1 en Burundo. Shi verkis pri tiuj kongresoj ESPLORON PRI FAREBLECO. Tio estas la unua necesa esploro. Por montri al vi, kiel aspektas tia dokumento, ni sendas al vi chi-kune unu el ili : temas pri esploro pri farebleco en Thiès, Senegalo, en Centro CCDD, kapabligejo pri dauripova evoluo. Tiu loko povus akcepti internacian kongreson, char estas internacia flughaveno en Dakaro, char estas sufiche da litoj por prokimume 200 partoprenantoj, char estas sufiche da kunvenejoj, char estas ekskurso-ebloj, ktp. Vi vidu mem en tiu dokumento.

Do nun : se vi disponas je tia loko en via chefurbo au proksime de ghi, se vi povas antauvidi tian eventon en via lando, organizota de via Landa Asocio, kunlabore kun TEJO sekcio kaj/au ILEI sekcio se tiaj strukturoj ekzistas en via lando, tiam esploru kaj verku saman esploron pri farebleco. Konstruu dokumenton kun samaj chapitroj kaj informoj.  Char la estraro de TEJO kunvenos komence de aprilo, vi havas tempon ghis la fino de marto por sendi al ni tian dokumenton. Do urghu, char estas nur 6 semajnoj ghis la 31a de marto !!

La baza ideo, nuna plano de la du prezidantoj, estas okazigi en la sama loko, unu post la alia, la ILEI konferencon kaj poste IJK-n au inverse en julio-augusto 2016 au pli poste. Tamen vi chiuj scias, ke la fina decido estos che la estraro de TEJO kaj la estraro de ILEI. Ni ekrilatis kun UEA por koni la planojn pri UK kaj ili influos nian decidon, ni vidos. Kutime unue decidas UEA.

Ni rilatas kun vi hodiau per tiu chi retmesagho, char ni emas esti justaj : se ni simple elektas lokon, kien Mirejo vojaghis, tio estas maljusta ago por la aliaj. Do nun en la venontaj tagoj vi havas la eblon informi nin pri lokoj por tia evento. Estas modelo de dokumento kaj estas limdato: 31an de marto 2014. Bv respekti tiajn gravajn aspektojn.

Ni forte esperas, ke IJK kaj ILEI konferenco okazos en Afriko baldau. ILEI Konferenco jam okazis en Benino, Porto Novo, en 2008. IJK neniam saltis al Afriko, same  UK. Eble baldau tio okazos. La sinsekva okazigo de tiuj du eventoj ebligos interhelpon inter la du establoj TEJO kaj ILEI, pli grandan partoprenon kaj nove elpensitajn programojn kadre de la du eventoj. Ni pretas labori tiucelen kaj provos prezenti la aferon al niaj estraroj favore por eble atingi pozitivan finan decidon.

Ni elkore salutas vin.

 

Lukasz Zebrowski prez de TEJO

Mireille Grosjean prez de ILEI

vidu foton de nia kunsido


--
Mireille Grosjean
Grand-Rue 9
cp 9
CH-2416 Les Brenets
+41 79 69 709 66



esploro CCDD Thiès.doc
P1000179.JPG
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages