Ja eblas havi ĝeneralan ideon pri ĝi sed oni volas serioze studi ĝin oni devas esti preta dediĉi al ĝi multajn horojn.
Saluton
Kelkaj esperantistoj komencas kontakti min ĉar ili volas lerni la sŭahila. Estas bona decido, sed mi havas iun dubon.
Ofte oni diras, ke Esperanto similas al la svah sŭahila, tial miaopinie esperantistoj kredas, ke la lingvo estas tiel facila kiel Esperanto!
Nu, mi pensas, ke tio estas granda eraro. La sŭahila estas sufiĉe baza. La prononco estas kiel tiu de Esperanto sed estas fakte kelkaj sonoj, kiuj ne ekzistas en Eo. tiuj sonoj estas malfacilaj eĉ por sŭahilaj parolantoj (h, gh, th, dh, j) do ne gravas ĉu oni misprononcas ilin (-, g, t/s). , d/z , ĝ )!
La gramatiko estas sufiĉe regula sed ne tute facila.
Mi ne volas verki eseon volas nur ke homoj sciu, ke ne eblas lerni la sŭahilan en pli malpli ol 10 lecionoj.
Ja eblas havi ĝeneralan ideon pri ĝi, sed se vi volas studi ĝin serioze, vi devas esti preta dediĉi al ĝi multajn horojn.
Se vi volas lerni kelkajn frazojn, kiujn vi povas uzi en Arusha, tion tanzanoj tre ŝatus, mi proponas al vi aĉeti konversacian manlibron kaj psrtopreni al la mallonga sŭahila kurso, kiu certe okazos dum la kongreso.
Se vi volas lerni ĝin serioze, vi povas skribi al mi.
Mi pensas, ke mi sufiĉe klarigis mian pensadon tamen mi estas sufiĉe laca de sencelaj diskutoj. Do mi respondas nur private al tiuj, kiuj nur volas pliajn informojn.
Amike
Nino V