o) ubunto

1 view
Skip to first unread message

renato....@virgilio.it

unread,
Dec 7, 2010, 6:56:58 AM12/7/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Elisee:

>   Pri la difino, mi petis la helpon de samideanoj en Sud-Afriko, do ni atendu. Sed lau mi proksimighas al "homeco" au la Zamenhofa koncepto de "sed homoj kun homoj". Sed en afrika kunteksto, la "emfazo" estas pli profunde.

Bone. Mi registris nur la kapvorton kaj atendas la difinon.

Amike

Renato


elisee byelongo

unread,
Dec 8, 2010, 3:31:31 AM12/8/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kara Renato,
 
Jen difino kun klarigo pri "UBUNTO" el amiko Johano:
 

Saluton,

Jes, lau mia scio, "ubuntu" signifas "homeco". Tamen estas ofte-uzata dirajho kiu akompanas la uzado de la vorto "ubuntu", celante klarigi ghian filozofion:  Umuntu ungumuntu ngabantu  - homo estas homo pro/pere de aliaj homoj.


Johano

Bonvolu indiki chu nun  la vorto estas komprenebla lau la difino.
 
Amike Elisee

Date: Tue, 7 Dec 2010 12:56:58 +0100
From: renato....@virgilio.it
To: afrika-kultur...@googlegroups.com
Subject: (afrika kulturo) o) ubunto

elisee byelongo

unread,
Dec 8, 2010, 5:06:36 AM12/8/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kara samideano Grosjean,
 
Vi certe legis. Jen denove:


Kara Renato,
 
Jen difino kun klarigo pri "UBUNTO" el amiko Johano:
 


Saluton,

Jes, lau mia scio, "ubuntu" signifas "homeco". Tamen estas ofte-uzata dirajho kiu akompanas la uzado de la vorto "ubuntu", celante klarigi ghian filozofion:  Umuntu ungumuntu ngabantu  - homo estas homo pro/pere de aliaj homoj.


Johano

Bonvolu indiki chu nun  la vorto estas komprenebla lau la difino.

Kara Grosjean, via familia nono estas Mireille, chu vi estas viro aux virino. Antaudankon
Samideane salutas vin,

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2010, 3:46:08 AM12/9/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com

Mi registris ĝin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Aft:_ubunt-o .

 

Amike

 

Renato

 

Grosjean Mireille

unread,
Dec 9, 2010, 4:00:22 AM12/9/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com, IRE Corsetti Renato
Saluton al chiuj,
 
Mi ne scias, chu mi apartenas al tiu listo... Pro tio mi sendas mian informon al Renato.
 
Hierau mi akceptis en La Chaux-de-Fonds, grava urbo en francparola parto de Svislando, sinjoron doktoron Kanyana Mutombo el Kongo RDC. Li prelegis en Afrika Centro pri rasismo kontraù nigruloj. En tiu fako li estas konsilanto de UNESCO. Li lanchis UPAF en Ghenevo: Université Populaire Africaine. Unikajho en Europo. Li mem parolas la francan, la anglan, la lingvojn chiluba, lingala kaj swahili.
 
Ni kune vespermanghis antaù la prelego. Mi pridemandis lin pri UBUNTU.
 
Unue: temas pri vorto zulu. en aliaj najbaraj lingvoj kiel swahili kaj kinjaruanda ekzistas la sama koncepto en preskaù sama vorto, sufiche simila vorto. Same kiel ni havas "horloge" en la franca, "orologio" en la itala, "horlogho" en esperanto.
 
Pri la signifo mi povis konstati, ke la jam donita klarigo en tiu chi listo estas bona. Li diris: "Mi estas, char vi estas". Aù: "Mi estas nenio sen vi". Harmonio inter homoj kaj inter homoj kaj medio. Do temas pri koncepto sufiche simila al homaranismo.
 
Mi demandis, chu estas vorto el pluraj partoj, kiel sam-ide-an-o. Li diris NE. Do mi pensas, ke ni devus diri ubuntuo.
 
Same mi tendencus diri ghembeo. Mi ghembeas.
 
elkore salutas Mirejo
 


 
2010/12/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Mi registris ĝin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Aft:_ubunt-o .

 

Amike

 

Renato

 




--
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma
+41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla

http://mirejo3.blogspot.com

Appel à la PAIX mondiale sur
www.alvoko-al-mondpaco.org


LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX

PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2010, 4:58:36 AM12/9/10
to Grosjean Mireille, afrika-kultur...@googlegroups.com

Mirejo, vi estas inter  la membroj de la listo sed la sistemo Google pludiras, ke via adreso ne funkcias.

 

Ĉu vi ricevas du ekzemplerojn de ĉi tiu mesaĝo?

 

Amike

 

Renato

 

elisee byelongo

unread,
Dec 9, 2010, 5:06:24 AM12/9/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Bonege! Dankon.
Elisee 
 

From: renato....@virgilio.it
To: afrika-kultur...@googlegroups.com
Subject: (afrika kulturo) ubunt-o
Date: Thu, 9 Dec 2010 09:46:08 +0100

elisee byelongo

unread,
Dec 9, 2010, 5:16:07 AM12/9/10
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Karaj,
 
Pri la propono de Mireille, mi neuxtralas. La plimulto decidu.
Amike
Elisee
 

Date: Thu, 9 Dec 2010 10:00:22 +0100
Subject: Re: (afrika kulturo) ubunt-o
From: mirejo....@gmail.com
To: afrika-kultur...@googlegroups.com; renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages