bonvenon al anna lowenstein

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 18, 2023, 1:19:39 PM8/18/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
kiu estas tradukanta afrikan verkon al Esperanto kaj bezonas helpon por apartaj afrikaj aĵoj kaj aferoj

amike

renato

--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Aug 18, 2023, 1:29:28 PM8/18/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Saluton!

Mi tradukas "Aferoj disfalas" de Chinua Achebe. Ĝenerale la teksto estas suifĉe facila, sed foje estas vorto, kiun mi ne trovas en PIV. Kaj jen la unua: "alligator pepper". Jen ĝi en la angla vikipedio. https://en.wikipedia.org/wiki/Alligator_pepper 

Ĉu iu el vi havas opinion, kiel nomi tion en Esperanto? 

Dankon,
Anna

--

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "afrika kulturo en esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to afrika-kulturo-en-e...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/afrika-kulturo-en-esperanto/CAFxLG%3DY0xX%2BsiGRM54qwXM7-kY0bWo9zrxjeFBXchoiTyQPGVQ%40mail.gmail.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 5:31:08 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
respondo de parolanto de la joruba

---------- Forwarded message ---------
Da: Latifou Gbadamassi <latifoug...@yahoo.fr>
Date: ven 18 ago 2023 alle ore 23:25
Subject: Re :Fwd: (afrika kulturo) Alligator pepper, mbongo
To: <renato....@gmail.com>


En la joruba, alligator pepper signifas: stare.
Nun pri mbongo mi nenion scias cxar gxi estas nekonata vorto al mi.
Amike
Latifou 


Le ven., août 18, 2023 à 11:15 PM, Renato Corsetti
kiel oni diras en la joruba?

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo, renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 5:38:10 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
du solvoj prezentiĝas al mi: aframomo [laŭ la klasika maniero en Esperanto] aŭ mbongo, kio ŝajnas esti la loka nomo.

en ambaŭ solvoj mi aldonus 'pipro' aŭ 'spicaĵo' por komprenigi pri kio ni parolas.

renato

lowenstein, anna

unread,
Aug 19, 2023, 5:59:42 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Tamen, rigardante en la igba vikipedio mi vidas, ke la nomo en la igba estas Ose ọjị. Do eble "mbongo" ne estus taŭga vorto.

La demando estas, kiel nomi tiun spicaĵon en la traduko de "Aferoj disfalas", kiu okazas en la regiono de la nuntempa Niĝerio. Laŭ la klasika Esperanta sistemo, mi povus uzi la latinan nomon, kiu estas aframomo. Laŭ la priskribo en Vikipedio temas pri guŝo, do mi povus diri "aframoma guŝo". Tio almenaŭ donus al la leganto impreson pri kio temas.

Anna



Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 7:19:22 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com

Nino

unread,
Aug 19, 2023, 8:53:07 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Mi vidas ke vi ĉiuj uzas la vorton “igba”! Nu mi havas du demandojn:
1) ĉu vi scias ke en tiu lingvo “gb” estas ununura sono? Kiel esperantisto prononcu tiun leterkombinon? 😂
2) ĉu vi scias ke laǔ la lingvisto Probal Dasgupta oni ne povas uzi en Esperanto leterkombinojn kiuj ne respektas la [miskomprenata] fonotakson de Esperanto?😂

Amike
Nino V

Inviato da iPhone

Il giorno 19 ago 2023, alle ore 13:19, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> ha scritto:



Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 8:57:50 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
mi ptovis aŭdi la elpaorlon en la igba/iba/igboa/ktp. kaj mi aŭdis 2i/tre malforta gorĝa halto/bo". kiel vi konsilas transskribi ĝin. en esperanot oni trovas kaj ibro kaj igbo.

amike

renato

lowenstein, anna

unread,
Aug 19, 2023, 9:15:10 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
La nomo de tiu lingvo ne troviĝas en PIV. En Vikipedio mi trovas "igba"  aŭ "iboa". Aliflanke mi scias, ke Vikipedio ne estas fidinda fonto.

Kiun formon vi konsilas? Mi ne vidas problemon pri la kombino -gb-, ĉar temas pri du kunvoĉaj konsonantoj, kiuj renkontiĝas ĉe la limo de malsamaj silaboj. Estas diversaj ekzemploj en la Tekstaro, ekzemple "apogbastono", "flugbato" kaj aliaj. Povas esti, kompreneble, ke en la i(g)ba lingvo mem, tiuj du konsonantoj estas en la sama silabo, sed tio efektive ne akordiĝas kun la kutima sonsistemo de Esperanto. Ankaŭ la vorto "mbongo" estus problema, fakte, pro la sama kialo.

Anna

Nino

unread,
Aug 19, 2023, 10:25:31 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kara Anna

La vorto “mbongo” ne havas la saman problemo de “gb”, kiu, interalie ne samas al “gb” de “flugbato”! En kelkaj lingvoj kelkaj konsonantoj au vokaloj estas elparolataj per unuopa artikulacio (germana “u”) aliaj per duobla artikulacio (germana “ü”). “kp”/“gb” en la “iba” lingvo estas elparolataj per duobla artikulacio.
Oni ne povas dividi la vorton “igbo” en “ig-bo”!

Amike
Nino

PS Vikipedio (preferus Ŭikipedio 😂) ne estas fidinda sed la Akademio ne estas kontestebla! 😡)

Inviato da iPhone

Il giorno 19 ago 2023, alle ore 15:15, lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org> ha scritto:



Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 10:28:19 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
do, ĉu vi konsilas 'igboa lingvo'?

amike

renato

Nino

unread,
Aug 19, 2023, 10:37:53 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kara Renato
“gb” (kaj “kp”) estas konsonanto kun du samtempaj lokoj de artikulacio: bilabiala (dulipa) kaj velara (vela?).

Mi malkovris ke en la unuaj tempoj blankuloj uzis “ibo” nur lastatempe oni uzas “igbo” (same okazis pri la sŭahila; komence en eǔropaj lingvoj oni uzis “suahili”/“suaheli” poste oni komencis uzi “swahili”).

Kion uzi en esperanto? Mi uzus “iba”, sed estas pli bone ke vi demandu la klerajn akademianojn kaj akademiajn lingvistojn. Ili tre bone konas fonotakson kaj la celon de internacia lingvo! 😂
Amike
Nino

Inviato da iPhone

Il giorno 19 ago 2023, alle ore 16:25, Nino <ni...@vessella.it> ha scritto:



lowenstein, anna

unread,
Aug 19, 2023, 10:41:58 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
On Sat, 19 Aug 2023 at 15:25, Nino <ni...@vessella.it> wrote:
Kara Anna

La vorto “mbongo” ne havas la saman problemo de “gb”, kiu, interalie ne samas al “gb” de “flugbato”! En kelkaj lingvoj kelkaj konsonantoj au vokaloj estas elparolataj per unuopa artikulacio (germana “u”) aliaj per duobla artikulacio (germana “ü”). “kp”/“gb” en la “iba” lingvo estas elparolataj per duobla artikulacio.

Supozeble temas pri sono, kiun oni ne havas en Esperanto. Do, ĝi ne estas uzebla, same kiel oni ne povas uzi la ĉinajn tonojn. Kion ni uzu anstataŭe? Ĉu "iboa"? "iba"?

Cetere, estas diferenco inter la Akademio kaj Vikipedio. La artikoloj en Vikipedio estas verkitaj de unuopuloj, kiuj ne nepre estas lingve konsciaj. Konkludoj de la Akademio estas la rezulto de longa diskutado kun fina voĉdonado inter granda grupo de tre lingve konsciaj homoj.

Anna

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 10:47:33 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com


Nino:

Mi uzus “iba”

Bone, tio por mi preskaŭ sufiĉas, sed en mia menso restas dubo, ĉu la 'o' estas parto de le radiko en la iba/iboa?

amike

renato

Adjévi Adjé

unread,
Aug 19, 2023, 10:58:08 AM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
En la evea (lingvo de eveoj en Togolando) ni nomas Ibo. Ĉiuj komprenas, ke temas pri etna grupo en Niĝerio.
Lingvo de Ibo do povas esti ib(o)a lingvo aŭ iba. Sed pli bone iom pli esplori pri la afero.

Amike
Adjévi

lowenstein, anna

unread,
Aug 19, 2023, 1:15:17 PM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
On Sat, 19 Aug 2023 at 15:58, Adjévi Adjé <adj...@gmail.com> wrote:
En la evea (lingvo de eveoj en Togolando) ni nomas Ibo. Ĉiuj komprenas, ke temas pri etna grupo en Niĝerio.
Lingvo de Ibo do povas esti ib(o)a lingvo aŭ iba. Sed pli bone iom pli esplori pri la afero.

Mi kompreneble ne estas mem sufiĉe informita por scii, ĉu "iba lingvo" aŭ "iboa lingvo" estas pli taŭga. Se ili ŝajnas al vi egale akcepteblaj, el la du mi preferus "iboa". Estante iom pli longa vorto, ĝi estas pli emfaza, kaj ankaŭ retenas la -o- kiun evidente multaj homoj rekonas. Se la lingvo nomiĝus iboa, tio signifas, ke la popolo nomiĝus iboo, ĉar la -o- estus parto de la radiko.

Anna 


ni...@vessella.it

unread,
Aug 19, 2023, 1:25:20 PM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com, afrika-kultur...@googlegroups.com
> en mia menso restas dubo, ĉu la 'o' estas parto de le radiko en la iba/iboa?

Lau mia kompreno "igbo" estas izolanta lingvo kiel la ĉina do la vorto "igbo" ne šanĝas, sed ankau "swahili" estas radiko sed en esperanto ni uzas "a" anstatau la lasta "i"!

Amike
Nino


Cc
Data Sat, 19 Aug 2023 16:47:16 +0200
Oggetto Re: (afrika kulturo) Alligator pepper, mbongo

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2023, 1:44:19 PM8/19/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
jes, sed pro la mallongeco de ibo, eble valoras konservi la 'o', dum la suahila estas tiel konsista vorto, ke ŋxi povas perdi la finan 'i'. estas amuze, ke en la araba ili konservas la 'g' kaj eĉ fortigas ĝin: 

لغة الإغبو

amike

renato

lowenstein, anna

unread,
Aug 22, 2023, 1:47:13 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Mi daŭrigas la tradukadon, kaj nun mi bezonas la nomon de la popolo. Ĉu mi rajtus uzi la formon Iboo, laŭ nia jama diskuto? Nun mi ne plu bezonas argumentojn - mi bezonas praktikan solvon. Mi ŝatas la formon Iboo, kaj iboa por la lingvo, ĉar tio retenas la rekoneblan -o- en la radiko, sed ĉu tio estus akceptebla solvo laŭ vi?

Anna

Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2023, 1:52:24 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com

Nino

unread,
Aug 22, 2023, 2:10:43 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
La araba skribo ne taǔgas por afrikaj lingvoj! Mi havas sŭahilajn tekstojn en la araba alfabeto kaj se mi ne konus la sŭahilan mi ne povus legi ilin!
Nino
Inviato da iPhone

Il giorno 22 ago 2023, alle ore 19:52, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> ha scritto:



Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2023, 2:15:33 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
en ordo, sed kion vi proponus? ĉu la iboj parolas la iban?

amike

renato

Nino

unread,
Aug 22, 2023, 2:15:39 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
PS se vi vidas la araban vikipedion (ǔikipedion) vi trovus malsamajn skribadojn de la sono “gb”!

Inviato da iPhone

Il giorno 22 ago 2023, alle ore 20:10, Nino <ni...@vessella.it> ha scritto:

La araba skribo ne taǔgas por afrikaj lingvoj! Mi havas sŭahilajn tekstojn en la araba alfabeto kaj se mi ne konus la sŭahilan mi ne povus legi ilin!

Nino

unread,
Aug 22, 2023, 2:16:45 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Kies IBAN?

Inviato da iPhone

Il giorno 22 ago 2023, alle ore 20:15, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> ha scritto:



Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2023, 2:19:47 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com

Adjévi Adjé

unread,
Aug 22, 2023, 2:24:59 PM8/22/23
to afrika-kultur...@googlegroups.com
Iboo, iboa lingvo... kompreneblas almenaŭ flanke de Togolando, en la evea lingvo.

Amike

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages