Karaj,
Kiel vi scias, mi jam komencis la tradukadon de "Aferoj disfalis", kvankam ni ankoraŭ atendas aprobon de la eldonejo. Espereble ne estos problemoj, sed ĉiuokaze por ke la libro estu preta ĝustatempe, ne eblas atendi ĝis ni ricevos formalan permeson.
Mi volus peti viajn opiniojn pri detalo en la unua ĉapitro. Unoka ricevas viziton de Okoje:
Unoka iris en internan ĉambron kaj baldaŭ revenis kun ligna disketo enhavanta kolanukson, iom da aframoma guŝo, kaj pecon da blanka kreto.
«Mi havas kolaon», li anoncis, kiam li sidiĝis, kaj proponis la diskon al sia gasto.
«Dankon. Kiu alportas kolaon, alportas vivon. Sed laŭ mi vi mem devas rompi ĝin», respondis Okoje, redonante la diskon.
«Ne, ĝi estas por vi, laŭ mi», kaj ili disputetis tiel dum kelkaj momentoj ĝis Unoka akceptis la honoron rompi la kolaon. Okoje, intertempe, prenis la kretopecon, desegnis kelkajn liniojn sur la plankon, kaj tiam farbis la dikfingron de sia piedo. Dum li rompis la kolaon, Unoka preĝis al iliaj praavoj por vivo kaj sano, kaj por protektado kontraŭ iliaj malamikoj.
Ĉu iu povas diri al mi, kio estas la signifo de la ago de Okoje, kiu desegnas kelkajn liniojn sur la plankon per la kreto kaj ankaŭ farbas la dikfingron de sia piedo? Ĝenerale mi preferas eviti klarigojn kaj piednotojn (kaj efektive estas neniu klarigo en la angla eldono), sed tiu ago estas tiel mistera, ke laŭ mi ĝi meritas ian klarigon.
Anna
-- Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018