Fwd: (landa agado) Finiĝis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto

6 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Jan 5, 2014, 2:32:56 AM1/5/14
to AKE, afrika kulturo en esperanto, afrika-komi...@yahoogroupes.fr, Adjé Adjévi, Alfred Arthur Ganao, Ali Mze Mihidjahi Komoroj, Alofa Charles Benino, Costantine Mashauri Tanzanio, Daniel Tuo Ebura-Bordo, Drissa Flayoro Diakite Malio, Elisée Byelongo Sud Afriko, Faye Assane Senegalio, Florent Ntoto Kongo Kinshasa, François Hounsounou Benino, IRE Codjo Jean, IRE ADJE Adjevi Togolando, IRE Fidilalao Henriel, IRE Jérémie Sabiyumva, IRE Kouassi Antoine Kouablan, IRE Ntunzwenimana Japhet Bayori, IRE Ralalarissoa Justine, Jean-Louis Madzella Kongo Brazza, Komora Esperanto Asocio, M. S. Appolinaire Tchad Chado, Malanda Emile Sud Afriko, Moïse Awlonsou Benino, Sébastien Essou Benino, Victor Nto Nto Kamerunio, Yahaya Souleymane Nigherlando

KOTONA GAZETO 

2014-01-04     numero 10    

Lasta numero


Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Sukcesa eventoplena kongreso


Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto.

Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13 landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj.

Okazis dume 18 prelegoj.

Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.

Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.

La kongresanoj akceptis rezolucion. Ĝi aperas ĉi sube.

La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon. Ĝi aperas ĉi sube.

Sukcesa estis la kongreso pro la alveno de multaj partoprenantoj el plej diversaj landoj : Sud-Afriko, Burundo, Kamerunio, Benino,  Togolando,  Nigherlando, Ebura Bordo, Senegalo, Svedio, Svislando, Haitio, do el 3 kontinentoj.

Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) bonege laboris dum la tuta jaro kaj insensigis sian laboron dum decembro.

Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke diversaj kongresanoj proponis programerojn, faris valorajn sugestojn, kontribuis, helpis, en frateca etoso.

Sukcesa estis la kongreso pro la bona laboro de chiuj kongresanoj en la verkado de la kongresa rezolucio.

Sukcesa estis la kongreso pro la fruktodonaj laborkunsidoj de la Afrika Komisiono, kies membroj povis unuan fojon fizike konatighi kaj interparoli.

Sukcesa estis la kongreso pro la alta nivelo de la kultura vespero, dum kiu prezentis sin du muzik- kaj dancgrupoj ; la kongresanoj vigle dancis laŭ afrikecaj ritmoj.

Sukcesa estis la kongreso pro okazigo de sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI.


Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Parolado de Sinjoro Augustin Houessinon, vicurbestro de Kotonuo

(tradukis el la franca al Eo Mir)


Sinjoro Prezidanto de la Organiza Komitato kaj de la Asocio « Scio Sen Bariloj »

Sinjorino Prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Sinjoro Kunordiganto de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio

Sinjoro Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj

Altestimataj Gesinjoroj,

Karaj Gekongresanoj,

Jam ses tagoj pasis ekde nia renkontiĝo lunde la 30an de decembro 2013 en hotelo Pac-Haveno, kie ni efektivigis la komencon de la laboro de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto, ses tagoj dum kiuj vi aŭskultis prelegojn kaj partoprenis debatojn en la Kulturcentro JoCa, kie ni ĵus nun sidas, ses tagoj, dum kiuj tiuj, kiuj ne konis unu la alian povis konatiĝi, kaj kiuj jam konis unu la alian povis fortigi siajn ligojn, ses tagoj, dum kiuj vi diskutis pri la kongresa temo kaj informis unu la alian pri viaj spertoj.

Via restado en Benino ebligis al vi malkovri ne nur la grandan urbon Kotonuo, sed ankaŭ nian politikan ĉefurbon Porto Novo, kie okazis en 2008 la unua internacia konferenco, tiu de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ; estis la unua granda internacia evento de via movado sur afrika grundo. Alia ekskurso gvidis vin al Ganvié, alia al Ouidah. Temas pri eta parto de la abundo da kulturaj valoraĵoj troveblaj en Benino. Pro tio vi devas reveni al nia lando por malkovri la ceterajn kulturajn lokojn.

Vi uzis la internacian lingvon Esperanto en viaj aktivecoj, vi konas tiun komunikadsituacion. Estas dezirinde, ke la internaciaj establoj interesiĝu pri tiu lingvo, kies uzo ebligus enorman ŝparadon ĉe tiuj institucioj, kie la tradukado kaj interpretado peze aperas en la buĝetoj.

Dum viaj kongresaj laboroj, vi inter aliaj agadoj faris jenajn decidojn :

·         Peti al Universala Esperanto Asocio, ke ĝi planu okazigon de Universala Kongreso en Afriko.

·         Pli aktivi por diskonigi Esperanton en Afriko

·         Klopodi, ke tiaj kongresoj kiel tiu ĉi kvina okazu pli ofte, por ke tiuj, kiuj lernas la lingvon, havu okazon uzi ĝin.

·         Klopodi ekrilati kun publikaj instancoj cele al kreskigo de ilia intereso pri la internacia lingvo.

·         Intensigi la informkampanjojn al  la vasta publiko kiel celgrupo.

·         Strebi al memstareco de la Esperanto-establoj en Afriko.

Mi esperas, ke tiuj rezolucioj prenitaj de vi estos akceptitaj kaj konkretigitaj fare de la menciitaj establoj.

Per tiuj esperplenaj paroloj mi oficiale deklaras la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto fermita.

Vivu amikeco inter la popoloj !

Vivu paco en la tuta mondo !

Vivu la internacia lingvo Esperanto !

Vivu la lando Benino !

Mi dankas vin.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Kongresa Rezolucio


De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:

 

Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.

 

Nia kongreso estas la unua evento en la jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio,  kaj devas esti konsiderata tiel.

 

Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.

 

Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.

 

La deziro organizi internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.

 

Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.

 

Afrika Oficejo (AO) efikas kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin, por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.

 

Afrikanoj klopodu aktive serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.

 

Afriko estas granda kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta, Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej ekvilibre en la Afrika Komisiono.

 

Landaj asocioj kaj kluboj afrikaj strebu al memstareco.

 

Seminario por aktivula maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie ekzistas forta movado.

 

JoCa, Kotonuo, la kvaran de januaro 2014     La Kongresanaro

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Ni eldonis KONGRESAN LIBRON koloran.

Post la kongreso ni eldonos kajeron, MEMORLIBRON :

« Kvina Afrika Kongreso de Esperanto

Prelegoj, raportoj,  kontribuoj ».

Bibliotekoj ricevos la kongresan libron kaj la memorlibron.

La ĉefaj subtenantoj ricevos ambaŭ verkojn.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Ni ricevis salutmesaghojn el 36 landoj !!

En la  momento de la presado de la kongreslibro ni anoncis 30 landojn per kompleta listo. Aldoniĝis Kroatio, Meksiko, Hispanio, Argentino, Pollando kaj Aŭstralio.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Partoprenis 4 membroj el 7 de la Afrika Komisiono de UEA.

Partoprenis 3 el 10 ankorau vivantaj personoj el Afriko, kiuj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.

 

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI

 

Por la dua nivelo aliĝis 6 personoj al la gramatika testo. Unu sukcesis. Tiu ĉi kandidato sukcesis en la tuta ekzameno kun komento BONE.

Por la tria nivelo aliĝis 2 personoj kaj ambaŭ sukcesis kun komento TRE BONE.

 

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

 

Vi povas mem vidi multajn partojn de la kongreso vizitante

 

http://mirejo3.blogspot.com/2013/12/kvina-afrika-kongreso.html

Diversaj ĉapitroj aperas sub tiu nomo.

 

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

 

 

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

KOKo kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere subtenis nian Kongreson.

 

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 


--
Mireille Grosjean

Actuellement à Cotonou, Bénin
Nuntempe en Kotonuo, Benino

+41 (0)79 69 709 66 cellulaire suisse / svisa portebla
+229 66643332 cellulaire béninois / benina portebla

http://mirejo3.blogspot.com

L'Europe est une forteresse.
Les Africains ne peuvent pas y venir.
Alors allons vers eux!!
29 déc. 2013 - 4 jan. 2014: 5e Congrès Panafricain d'Espéranto
à Cotonou  Bénin

Eŭropo estas fortikaĵo.
Afrikanoj ne povas atingi ĝin.
Do ni iru al ili!!
29an de dec. 2013 ĝis 4a de jan 2014: kvina Afrika Kongreso de Esperanto
Kotonuo, Benino

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
********************************************
Cxi tiu listo estas por informado pri agadoj
planataj aux faritaj. Gxi ne estas listo por
diskutoj.
********************************************
.

__,_._,___



--
Mireille Grosjean

Actuellement à Cotonou, Bénin
Nuntempe en Kotonuo, Benino

+41 (0)79 69 709 66 cellulaire suisse / svisa portebla
+229 66643332 cellulaire béninois / benina portebla

http://mirejo3.blogspot.com

L'Europe est une forteresse.
Les Africains ne peuvent pas y venir.
Alors allons vers eux!!
29 déc. 2013 - 4 jan. 2014: 5e Congrès Panafricain d'Espéranto
à Cotonou  Bénin

Eŭropo estas fortikaĵo.
Afrikanoj ne povas atingi ĝin.
Do ni iru al ili!!
29an de dec. 2013 ĝis 4a de jan 2014: kvina Afrika Kongreso de Esperanto
Kotonuo, Benino

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2014, 6:16:51 AM1/5/14
to Grosjean Mireille, AKE, LANDA...@yahoogroups.com, afrika kulturo en esperanto, afrika-komi...@yahoogroupes.fr, Adjé Adjévi, Alfred Arthur Ganao, Ali Mze Mihidjahi Komoroj, Alofa Charles Benino, Costantine Mashauri Tanzanio, Daniel Tuo Ebura-Bordo, Drissa Flayoro Diakite Malio, Elisée Byelongo Sud Afriko, Faye Assane Senegalio, Florent Ntoto Kongo Kinshasa, François Hounsounou Benino, IRE Codjo Jean, IRE ADJE Adjevi Togolando, IRE Fidilalao Henriel, IRE Jérémie Sabiyumva, IRE Kouassi Antoine Kouablan, IRE Ntunzwenimana Japhet Bayori, IRE Ralalarissoa Justine, Jean-Louis Madzella Kongo Brazza, Komora Esperanto Asocio, M. S. Appolinaire Tchad Chado, Malanda Emile Sud Afriko, Moïse Awlonsou Benino, Sébastien Essou Benino, Victor Nto Nto Kamerunio, Yahaya Souleymane Nigherlando

Gratulojn al Mireille kaj al ĉiuj kunorganizantoj! Vi faris ion tre grandan por la movadon en Afriko, kiu komencas fariĝi normala movado.

 

Amike

 

Renato

 

---

renato corsetti

ren...@esperanto.org

 

 

Grosjean Mireille

unread,
Jan 5, 2014, 10:31:44 AM1/5/14
to IRE Corsetti Renato

2014/1/5 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Chu Azio estas normala kontinento?
chu la movado en Ameriko estas normala movado?
chu Mirejo estas normala esperantisto?
chu Zamenhof estis normala junulo?
kio estas normala?

kiam oni finfine konsideros Afrikon kiel iun kontinenton same kiel la aliajn, kaj ne kiel periferian duarangan regionon de la tiel nomata evoluinta mondo?

Bv pripensi.

elkore salutas el Kotonuo

Mireille Grosjean kaj Anita Dagmarsdotter

 

 

 

__._,_.___
Recent Activity:
.

__,_._,___

Jeremie Sabiyumva

unread,
Jan 5, 2014, 12:51:31 PM1/5/14
to Renato Corsetti, Grosjean Mireille, AKE, listo 'landa agado', afrika kulturo en esperanto, afrika-komi...@yahoogroupes.fr, Adjé Adjévi, Alfred Arthur Ganao, Ali Mze Mihidjahi Komoroj, Alofa Charles Benino, Costantine Mashauri Tanzanio, Daniel Tuo Ebura-Bordo, Drissa Flayoro Diakite Malio, Elisée Byelongo Sud Afriko, Faye Assane Senegalio, Florent Ntoto Kongo Kinshasa, François Hounsounou Benino, IRE Codjo Jean, IRE ADJE Adjevi Togolando, IRE Fidilalao Henriel, IRE Kouassi Antoine Kouablan, IRE Ntunzwenimana Japhet Bayori, IRE Ralalarissoa Justine, Jean-Louis Madzella Kongo Brazza, Komora Esperanto Asocio, M. S. Appolinaire Tchad Chado, Malanda Emile Sud Afriko, Moïse Awlonsou Benino, Sébastien Essou Benino, Victor Nto Nto Kamerunio, Yahaya Souleymane Nigherlando
normala movado.

Kio estas normala movado laux vi, kara Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2014, 1:26:31 PM1/5/14
to Jeremie Sabiyumva, Grosjean Mireille, AKE, listo 'landa agado', afrika kulturo en esperanto, afrika-komi...@yahoogroupes.fr, Adjé Adjévi, Alfred Arthur Ganao, Ali Mze Mihidjahi Komoroj, Alofa Charles Benino, Costantine Mashauri Tanzanio, Daniel Tuo Ebura-Bordo, Drissa Flayoro Diakite Malio, Elisée Byelongo Sud Afriko, Faye Assane Senegalio, Florent Ntoto Kongo Kinshasa, François Hounsounou Benino, IRE Codjo Jean, IRE ADJE Adjevi Togolando, IRE Fidilalao Henriel, IRE Kouassi Antoine Kouablan, IRE Ntunzwenimana Japhet Bayori, IRE Ralalarissoa Justine, Jean-Louis Madzella Kongo Brazza, Komora Esperanto Asocio, M. S. Appolinaire Tchad Chado, Malanda Emile Sud Afriko, Moïse Awlonsou Benino, Sébastien Essou Benino, Victor Nto Nto Kamerunio, Yahaya Souleymane Nigherlando

Jeremie demandis:

 

|   Kio estas normala movado laux vi, kara Renato

 

Kara Jeremie, normala movado estas movado, kiu ĉefe dependas de afrikanoj mem, kiuj disvastigas Esperanton al siaj samlandanoj, instruas ĝin kaj utiligas ĝin. Laŭ mia eble erara impreso en Afriko la tria punkto “utiligo” ofte en la pasinteco forgesigis la du aliajn punktojn. Bonvolu ne esti misgvidata de la situacio en Burundo kaj eble en ankoraŭ unu lando en Afriko. La ekzistantaj landaj asocioj ankoraŭ ne atingis la staton de asocioj kapablaj memstare disvastigi Esperanton.

 

Normala movado estas movado, kiu produktas siajn lernolibrojn kaj aranĝas siajn kongresojn. Eŭropaj esperantistoj daŭre restos en la fono pretaj helpi, sed la ĉefa laboro devas esti farata de afrikanoj mem. Esence: mi volas pensiiĝi.

 

Per ĉi tiu kongreso tiu situacio ŝajnas al mi iom alproksimiĝi

---

renato corsetti

ren...@esperanto.org

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages