zamenhof certe ne deziris, ke oni lernu esperanton por pli facile legi pri shekspiro kaj moliere. alivorte lau mi estas tempo produkti materialon en esperanto pri la afrika historio kaj kulturo, kiu terure mankas.
la venontjaraj kursoj pri esperanto en la kadro de la univeristato espoir en baraka estu kursoj pri esperanto kaj afrika kulturo en esperanto.
kiu helpas min krei ghin. la unua tasko povus esti traduki al esperanto la artikolon pri la sultan-lando Kilwa el https://en.wikipedia.org/wiki/Kilwa_Sultanate . atentu, la tasko estas malfacila. jam pri la nomo oni povas longe diskuti.
sen tio ni restos daure dependaj de materialo en esperanto produktita de europanoj pri europaj temoj.
amike
renato
.