-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: julia sesio - dimanĉe, la 20-an de julio
2025
Datum: 17-07-2025 04:43
Afzender: Sandor Horvath <
aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:
2025-07-17
Kara esperantisto,
Konsideru veni al nia venonta somerkursaro en
AǓKLANDO, NOV-ZELANDO
11 - 17 JAN 2026 INFORMOJ. ALIĜU! [1]
Ni ŝatas inviti vin al nia julia sesio de nia prelegserio por 2025
WON Daewon (MÁRKUS Gábor) _el Hungario_
CENT MIL KILOMETROJ PER KAJ POR ESPERANTO - WON Daewon (MÁRKUS Gábor)
_el Hungario_
Márkus Gábor vizitis japanan universitaton per Esperanto-stipendio,
doktorigxis en japana ekonomio, kaj kiel komitatano de Hungario en UEA
kaj prezidanto de Eǔrazia Kultura Centro vizitis multajn landojn de
ĉiuj kvin kontinentoj. Pri lia agado aperis artikolo sur paĝoj 250-251
en revuo Esperanto kun la titolo "CENT MIL KILOMETROJ POR ESPERANTO" en
https://uea.org/revuoj/esperanto/2016?elshutu=eo_dec16
_Travojaĝante la mondon li konatiĝs kun kulturo, pensmaniero,
ideologio kaj religio de diversaj popoloj, kaj fariĝis membro de
Aǔditora Komisiono de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Dum la
lastaj pli ol dek jaroj li regule ĉeestis kaj prelegis en la
Ǔonbulismaj meditadaj renkontiĝoj en Koreio. Krome li instruis
Esperanton en Tajlandaj, Koreaj, ktp. universitatoj kaj ricevis
ǔonbulanan nomon Won Daewon de la Ĉefmajstro de tiu organizaĵo. Li
resumis siajn konkludojn rilate al religioj kaj pensmanieroj en sia
libro kun la titolo "Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto" kiu legeblas en
vojoj-al-la-fuji.pdf [2]_
DIMANĈE, LA 20-AN DE JULIO 2025, JE LA
UTC 06.00 [08.00 somerea tempo ĉe ni -RN]
Jen la ligilo:
HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/84876821595?PWD=MWVXRTJUCNPYD3ZKEFLRADHPTLLWUT09
[3]
Meeting ID: 848 7682 1595
Passcode: 165068
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
_Dum la sesio:_
_1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi
vin nur por fari demandon aǔ komenton_
_2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon._
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
_La estraro de AEA (Aǔstralia Esperanto Asocio)_
Links:
------
[1]
https://esperanto.org.au/about-us/congress/
[2]
https://verkoj.com/dn/Markus%20Gabor/vojoj-al-la-fuji.pdf
[3]
https://us02web.zoom.us/j/84876821595?pwd=MWVxRTJUcnpYd3ZkeFlRaDhPTllwUT09