Fwd: [N-ro 1236] La 111-a UK okazos en 2026 – en Graz, Aŭstrio!

1 view
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Jul 3, 2025, 10:35:44 AMJul 3
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [N-ro 1236] La 111-a UK okazos en 2026 – en Graz, Aŭstrio!
Datum: 29-06-2025 22:02
Afzender: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Ontvanger: ro-...@dds.nl

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1236
2025-06-29
=================================================================

LA 111-A UK OKAZOS EN 2026 – EN GRAZ, AŬSTRIO!

Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA
elektis Aŭstrion (https://eo.wikipedia.org/wiki/Aŭstrio) kiel
kongreslandon. La bela Graz (Graco) (https://eo.wikipedia.org/wiki/Graz)
estos la kongresurbo.

Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia
Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas
“kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno)
kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol
900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi
estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno,
proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro
sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de
notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de
Ĝojo. Graciplena urbo.

Jam komence de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni
instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj
Esperanto-eventoj, inter ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de 1913,
1926, 1949 (okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda
stelo kaj la vorto "Esperanto") kaj 2024. Ankaŭ la Internacia Junulara
Kongreso de 1970 kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987 (dum kiu
Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado).
Intertempe la Esperanto-klubo de Graz estas inter la plej aktivaj de
Eŭropo. En 2023 aperis oficiala 42-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto.
Tiu gvidilo estas internacie senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de
la regiono Graz, pri kio raportis UEA.facila
(https://uea.facila.org/loke/graz-r75). Graz havas
Zamenhof-Esperanto-Objekton (ZEO-n), placon nomitan laŭ Esperanto:
Esperantoplatz.

Entute vigla kaj turisma urbo, kun unika strukturo por vizitantoj kaj
tradicia kaj aktuala Esperanto-movado. Tial UEA decidis akcepti la
inviton de Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj de la loka klubo por
kongresi en Graz en 2026 – pro kies invito UEA ankaŭ kore dankas. Ĉu
ankaŭ vi partoprenos? La 111-a UK estas planata por okazi de la 1-a ĝis
la 8-a de aŭgusto 2025. UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por
tiuj, kiuj aliĝos dum la 110-a UK tre baldaŭ okazonta en Brno, Ĉeĥio.
Reta aliĝilo por la 111-a UK aperos poste. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al
110-a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per nia reta aliĝilo
(https://uk.esperanto.net).
* * * * *


----------

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas
libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu ĉiujn Gazetarajn Komunikojn ĉe la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1236

----------
Por malaboni premu la ligilon:
https://uea.org/retlistoj/?ra=ro-...@dds.nl&a=gk&kod=1206
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages