-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: septembra sesio - dimanĉe, la 21-an de
septembro 2025
Datum: 18-09-2025 03:47
Afzender: Sandor Horvath <
aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:
2025-09-18
Kara esperantisto,
Konsideru veni al nia venonta somerkursaro en
AǓKLANDO, NOV-ZELANDO
11 - 17 JAN 2026 INFORMOJ. ALIĜU! [1]
Ni ŝatas inviti vin al nia septembra sesio de nia prelegserio por 2025
FRANCESCO FRANCESCHINI (ITALIO)
MUZIKAJ SEKRETOJ
Aŭskultado kaj simpla analizo de tri-minuta partituro verkita antaŭ du
jarcentoj donas inspiron por malkovri kiel muziko, supervenkante
kulturajn kaj naciajn barilojn, kapablas emocii homojn kaj tuŝi ĉies
sentojn.
Per facila universala lingvo Esperanto ni komprenos kelkajn sekretojn de
la alia universala lingvo "Muziko" kaj ekkonscios pri ties efikeco kiel
rimedo por la monda interkompreniĝo.
_Francesco estas itala publicisto pri teknikaj kaj sportaj fakoj,
aŭtoro de popularigaj instruaj verkoj pri programado, muzikamanto kun
kvinjara vizitado de muzika konservatorio kaj laŭ la ekzemplo de kara
majstro Renato Corsetti, disvastiganto de la bona lingvo en aziaj
landoj, precipe Ĉinio._
_Li esperantiĝis danke al instruado de Renato Corsetti, Mark Giraud,
Anna Lowenstain kaj Trevor Steele. _
DIMANĈE, LA 21-AN DE SEPTEMBRO 2025, JE LA UTC 06.00
[tio estas la oka matene ĉe ni - RN]
Jen la ligilo:
HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/84876821595?PWD=MWVXRTJUCNPYD3ZKEFLRADHPTLLWUT09
[2]
Meeting ID: 848 7682 1595
Passcode: 165068
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
_Dum la sesio:_
_1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi
vin nur por fari demandon aǔ komenton_
_2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon._
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
_La estraro de AEA (Aǔstralia Esperanto Asocio)_
Links:
------
[1]
https://esperanto.org.au/about-us/congress/
[2]
https://us02web.zoom.us/j/84876821595?pwd=MWVxRTJUcnpYd3ZkeFlRaDhPTllwUT09