PSKK 2012

4 views
Skip to first unread message

Ben Indestege

unread,
Apr 26, 2012, 11:53:17 AM4/26/12
to nej kaj fleja
saluton al ĉiuj kaj ĉefe al la aktivuloj,

mi ŝatus proponi lokon kaj daton por la sekva PSKK. mi supozas ke ankoraŭ neniu ion fiskis, ĉu?

do, mi proponas lokon en Dilsen-Stokkem. la ejo nomiĝas 'De Kalei'. vi povas trovi informojn interrete: www.dekalei.be

tie oni povas vidi ke la datoj inter la 31a de oktobro kaj la 4a de novembro ankoraŭ estas liberaj en la dua ejo. ili ja havas du ejojn.

kion vi opinias? ĉu vi donos al mi la rajton organizi? ĉu iu volas helpi volonte?

antaŭdanke kaj amike,
Ben

Rogier Huurman

unread,
Apr 26, 2012, 12:01:42 PM4/26/12
to nejka...@googlegroups.com
Saluton Ben,

Mi tre ĝojas pri via iniciatemo, kaj samtempe iom honteme mi devas
diri, ke alia grupo samtempe havis ideon organizi ian PSKK-on
venontjare. Temas pri multnacia grupo, la proponita loko estas la
Kruithuis (www.kruithuis.nl) en Delft, kaj la datoj verŝajne estos la
28-a ĝis la 30-a de septembro, sub la nomo KKPS. Sed laŭ mi la unu ne
nepre malebligas la alian, mi ŝategus havi du PSKK-ojn, unu flandra
kaj unu en Nederlando.

Roĉjo

2012/4/26 Ben Indestege <viva...@yahoo.fr>:
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "NejkajFleja" group.
> To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to
> NejkajFleja...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/NejkajFleja?hl=eo.

Ben Indestege

unread,
Apr 28, 2012, 2:49:33 PM4/28/12
to nejka...@googlegroups.com
dankon pro via subteno Roĉjo,

vi skribas ke 'venontjare'... tio signifas 2012 tamen, ĉu. kaj diru al mi iom pli pri tiu 'multnacia grupo'.  kaj mi rimarkas ke vi iom ludas kun la nomo. ĉu KKPS signifas simple Klaĉ-Kunveno Post-Somera? aŭ ĉu ĝi havas alian signifon? ĉiukaze ankaŭ al mi plaĉegus havi du eo-kunvenojn en niaj nederlandoj.

mi supozas ke la silento de aliaj aktivuloj signifas konsento ke mi ekorganizos.

mi informos vin ĉiuj ekde kiam mi havos respondon de 'de kalei'.

amike, Ben

De : Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>
À : nejka...@googlegroups.com
Envoyé le : Jeudi 26 avril 2012 19h01
Objet : Re: [NejkajFleja] PSKK 2012

> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/NejkajFleja?hl=eo.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "NejkajFleja" group.
To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to NejkajFleja+unsub...@googlegroups.com.

Rogier Huurman

unread,
Apr 28, 2012, 2:53:30 PM4/28/12
to nejka...@googlegroups.com
Saluton Ben,

Kompreneble mi parolis pri 2012. La multnacia grupo formiĝis dum la
estrarkunveno de TEJO en aprilo, kaj eble ankaŭ KKPS okazos samtempe
kun aŭ ĉirkaŭ venonta estarkunveno de TEJO. En la grupo estas almenaŭ
mi, Nico kaj Manuela, verŝajne ankaŭ Richard kaj eble ankoraŭ aliaj.
Ĝis nun neniu elpensis alian signifon por la literoj KKPS, sed eble ni
ankoraŭ faros.

Roĉjo

2012/4/28 Ben Indestege <viva...@yahoo.fr>:
>> NejkajFleja...@googlegroups.com.
>> For more options, visit this group at
>> http://groups.google.com/group/NejkajFleja?hl=eo.
>
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "NejkajFleja" group.
> To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to
> NejkajFleja...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/NejkajFleja?hl=eo.
>
>
>
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "NejkajFleja" group.
> To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to
> NejkajFleja...@googlegroups.com.

Kevin De Laet

unread,
May 3, 2012, 10:16:28 AM5/3/12
to NejkajFleja

Ĉu havus sencon organizi du kunvenojn, se pasintaj jaroj oni apenaŭ
sukcesis organizi unun? La risko nun ankaŭ estas ke ambaŭ volontuloj
kaj partoprenantoj elektus la kunvenon en propra lando, plej proksime.
Tiel okazos flandra PSKK kaj nederlanda PSKK aparte, kion mi tre
bedaŭrus. Mi mem ne povos partopreni ambaŭ verŝjane do mi elektus la
plej facile, proksime atingeblan.

Kevin


On Apr 28, 8:53 pm, Rogier Huurman <rogier.huur...@gmail.com> wrote:
> Saluton Ben,
>
> Kompreneble mi parolis pri 2012. La multnacia grupo formiĝis dum la
> estrarkunveno de TEJO en aprilo, kaj eble ankaŭ KKPS okazos samtempe
> kun aŭ ĉirkaŭ venonta estarkunveno de TEJO. En la grupo estas almenaŭ
> mi, Nico kaj Manuela, verŝajne ankaŭ Richard kaj eble ankoraŭ aliaj.
> Ĝis nun neniu elpensis alian signifon por la literoj KKPS, sed eble ni
> ankoraŭ faros.
>
> Roĉjo
>
> 2012/4/28 Ben Indestege <vivant...@yahoo.fr>:
>
>
>
>
>
>
>
> > dankon pro via subteno Roĉjo,
>
> > vi skribas ke 'venontjare'... tio signifas 2012 tamen, ĉu. kaj diru al mi
> > iom pli pri tiu 'multnacia grupo'.  kaj mi rimarkas ke vi iom ludas kun la
> > nomo. ĉu KKPS signifas simple Klaĉ-Kunveno Post-Somera? aŭ ĉu ĝi havas alian
> > signifon? ĉiukaze ankaŭ al mi plaĉegus havi du eo-kunvenojn en niaj
> > nederlandoj.
>
> > mi supozas ke la silento de aliaj aktivuloj signifas konsento ke mi
> > ekorganizos.
>
> > mi informos vin ĉiuj ekde kiam mi havos respondon de 'de kalei'.
>
> > amike, Ben
> > ________________________________
> > De : Rogier Huurman <rogier.huur...@gmail.com>
> > À : nejka...@googlegroups.com
> > Envoyé le : Jeudi 26 avril 2012 19h01
> > Objet : Re: [NejkajFleja] PSKK 2012
>
> > Saluton Ben,
>
> > Mi tre ĝojas pri via iniciatemo, kaj samtempe iom honteme mi devas
> > diri, ke alia grupo samtempe havis ideon organizi ian PSKK-on
> > venontjare. Temas pri multnacia grupo, la proponita loko estas la
> > Kruithuis (www.kruithuis.nl) en Delft, kaj la datoj verŝajne estos la
> > 28-a ĝis la 30-a de septembro, sub la nomo KKPS. Sed laŭ mi la unu ne
> > nepre malebligas la alian, mi ŝategus havi du PSKK-ojn, unu flandra
> > kaj unu en Nederlando.
>
> > Roĉjo
>
> > 2012/4/26 Ben Indestege <vivant...@yahoo.fr>:

Ivo Miesen

unread,
May 3, 2012, 10:42:50 AM5/3/12
to nejka...@googlegroups.com
Se temas pri plej proksima kunveno ne temas pri la enlanda kunveno. Por
homoj el Limburgoj kaj Orienta-Brabanto Dilsen-Stokkem estas klare pli
proksima. Por homoj el Antverpena, Delfto estas pli konvena.

Ivo

Op 3-5-2012 16:16, Kevin De Laet schreef:

ManuelaR.

unread,
May 8, 2012, 4:56:27 PM5/8/12
to NejkajFleja
Saluton al cxiuj!
Mi volas aldoni kelkajn komentojn (pardonu la iom longan mesagxon).

Unue, mi tuj diras ke evidentigxis ke la ejo en Delfto ne estas libera
en la planitaj datoj kaj estos nur komence de novembro, do gxuste
samtempe ol tiu en Flandrio. Tial, ecx ne pensindas la ebleco fari du
renkontigxojn en malsamaj tempoj kaj en malsamaj lokoj.

Tion dirite, mi volas precizigi kiel cxio okazis. La ideo cxe ni
naskigxis gxuste dum babilado/klacxado en Varsovio, kiam mi (verdire
iom sxerce) komentis "Eble cxijare ni organizu PSKKn"... Post iom da
plua cerbumado evidentigxis ke tio vere povus esti interesa, ke ni
havas (almenau lau ni) bonajn ideojn, ke ecx jam estas ebla ejo kie
tion fari, ktp.
Tamen, cxar ni ne volis fari konkurencan renkontigxon, mi kontaktis
Matthias por scii cxu FLEJA cxi-jare pensas organizi PSKKn, kaj kion
li pensas pri nia ideo transpreni la organizadon. Li respondis ke
FLEJA estas preskau mortinta kaj neniu en gxi emas organizi PSKKn, do
bonvenas nia iniciato, ecx se li sugestis sxangxi la nomon, cxar jam
la nomo PSKK estas forte ligita al FLEJA... pro tio ni pensis ludi kun
la nomo kaj transformi al KKPS. Ankau cxar ni fakte sxatus fari ion
malsaman ol la lastatempaj PSKKoj, kiuj estis pli familiaj kunvenoj ol
junularaj renkontigxoj.
Mi krome konsultigxis kun Valère, kiu pasintjare kunorganizis PSKKn,
kaj ankau de li venis subteno kaj helpoferto. Do Rocxjo starigis
enketon en facebook (https://www.facebook.com/questions/
188849957902883/) por esplori kiuj estas la preferataj datoj, kaj ni
planis baldau decidi kaj ekvarbi.

Mi persone havas neniun intereson organizi PSKKn/KKPSn, cxu en
Flandrio, cxu en NL... Sed, cxar mi unue proponis la ideon, cxar la
aliaj organizantoj estus miaj amikoj, kaj cxar pro mia laboro en TEJO
neniam malutilas vojagxo al NL, mi diris ke mi volonte kunorganizos,
se gxi estos en Delfto.
Krome, mi pensas ke movade multe pli utilus se NEJ finfine rearangxos
renkontigxon en NL, cxar gxi estas funkcianta organizo, kvankam kun
malmultaj aktivuloj. Mi kredas ke tio povus revigligi la grupon kaj
eble altiri novajn junulojn. Miascie la unuaj PSKKoj estis en NL, kaj
estas bedauro ke (cxu pro manko da homfortoj?) tio ekde longe ne
okazas.
Do, mi subtenas la pludaurigon de la la laborojn por la "nederlanda"
grupo. Kompreneble, Ben kaj cxiuj aliaj estus pli ol bonvenaj aligxi
al la organiza teamo.

Amike,
Manuela

Richard van Schaik

unread,
May 9, 2012, 2:34:16 AM5/9/12
to Nejka...@googlegroups.com
Saluton Manuela,

Dankon pro la longa klarigo. Estis bona iniciato, sed ĉu mi do komprenas
ke nun -pro nehavebleo de la domo- almenaŭ ĉi-jare ne plu okazos? Fakte
neniam estis oficiala komuniko kun NEJ kaj mi persone nur aŭdis pri ĝi
kiam unue aperis mesaĝo sur ĉi-listo. Do se entutue estis ideo ke ĉi
estu ĉefe organizita de NEJ tio jam malfacilus.

Mi mem almenaŭ ĉi-jare ne povas rekomendi la 'pludaŭrigon de la laboroj'
por la nederlanda teamo. Estas jam malfrue trovi ejon kaj ankaŭ organiza
teamo ne pligrandiĝis.

Espereble Ben daŭrigis la laborojn en Belgio, por ke almenaŭ kutima PSKK
okazu kaj ke ankaŭ nederlandanoj povu partopreni..

Amike
Richard


Op 08-05-12 22:56, ManuelaR. schreef:

Rogier Huurman

unread,
May 9, 2012, 7:37:53 AM5/9/12
to nejka...@googlegroups.com
Kaj kio pri nederlanda renkontiĝo en alia jarparto, ekzemple februaro?
Aŭ eble post pasko, samtempe kun tiama estrarkunveno de TEJO.

2012/5/9 Richard van Schaik <richa...@gmail.com>:

Douwe Beerda

unread,
May 9, 2012, 7:43:26 AM5/9/12
to nejka...@googlegroups.com
Jes novan printempan renkontigxon estas bonege!

2012/5/9 Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>



--
Douwe Beerda
@: Douwe...@gmail.com
T: +47 9862 4851

Eetbare planten en paddenstoelen database:
www.permacultuurnederland.org/planten.php

Esperanto, lernu la lingvon de la mondo!
http://www.scoop.it/t/esperanto-lernu-la-lingvon-de-la-mondo

"All beings are equal in both their desire for happiness, and their right to obtain it."
www.mensenrechten.org


ManuelaR.

unread,
May 10, 2012, 5:28:18 AM5/10/12
to NejkajFleja
Pardonu Richard,
mi misinterpretis la mesagxon de Rocxjo, kiam li diris "versxajne
ankau Richard"... Mi pensis ke tio signifas ke li au Nico jam babilis
kun vi pri tio.
Inter ni, ni iomete diskutis cxu, kaze ke ni organizu, indus fari tion
sub la cxapelo de NEJ au ne, kaj certe ni planis diskuti tion kun vi
kaj la aliaj NEJ-anoj. Sed homoj kiuj pretas gxin organizi jam estas
almenau kvin (ankau Valère kaj Cédric diris ke ili volonte kunlaboros,
kaj Matthias diris ke li pretas iom helpi), kio por semajnfino sxajnas
al mi pli ol suficxe.
Lau miaj plejlastaj informoj la ejo ankorau liberus la unuan
semajnfinon de novembro. Ni simple atendis fari plian pasxon, dum
regis tian malklarecon, sed se ne estas forta malkonsento ni jam
venontsemajne povas kontakti por havi konfirmite ke gxi liberas kaj
rezervi la lokon.
Amike,
Manuela

Ben Indestege

unread,
May 10, 2012, 1:31:34 PM5/10/12
to Nico Huurman, nej kaj fleja
ĉu mi pretas kunlabori? certe jes!!! d'artagnan aliĝas al la tri musketiroj!

mi ĵus ekhavis novaĵon de la ejo 'de kalei'. la datoj ĉirkaŭ la unua de novembro far mi proponita tamen jam estas okupita far alia grupo.

konsekvence ni jam povus decidi ke nia evento okazu en Delfto ĉirkaŭ la unua de novembro...

amike, Ben

--- En date de : Mer 9.5.12, Nico Huurman <nico.h...@hccnet.nl> a écrit :

De: Nico Huurman <nico.h...@hccnet.nl>
Objet: Re: [NejkajFleja] PSKK 2012
À: "Ben Indestege" <viva...@yahoo.fr>, "Rogier Huurman" <rogier....@gmail.com>, "manuela ronco" <manue...@gmail.com>
Date: Mercredi 9 mai 2012, 15h04

Saluton Ben,

Ni ĝojis aŭdi pri via propono organizi PSKK-on antaŭ 2 semajnoj. Post
la tre lastmomenta organizado pasintjare, ĉijare ĝis nun ŝajnas ke
Fleja tute ne emas ion organizi, kaj do nepre okazu io por ŝtopi tiun
"truon". Ĵus kelkajn tagojn antaŭ la prezento de via ideo, alia triopo
havis la saman senton kaj ekpensis pri organizado de alternativa PSKK.
Tiu triopo estas Rogier, Manuela kaj mi. La ideo naskiĝis post ŝerco
de Irek ke fakte la PSKK dum la antaŭaj jaroj ne estas tiom "klaĉa"
kaj ke Rogier kaj Manuela, kiuj estas konataj kiel kerno de
"klaĉemuloj" devus transpreni ĝin. Post iom da cerbumado tiu ŝerco
fakte sajnis al ni estas serioze farebla afero.
Mallonge antaŭ via alvoko ĉe la nejkajfleja-listo, ni kontaktis
Matthias-n por ekscii la sintenon al la ideo de li kaj Fleja pli
ĝenerale. Li diris ke li ĝojas ke iu pretas transpreni PSKK-n, ĉar
Fleja nu plu emas. Li taksis ke certe kelkaj aktivuloj pretos
kunlabori kun ni, kvankam ne Fleja kiel organizo (pro ĝia dormanta
stato). Tio lasta afero ne estas problemo, ni ja povas uzi la nomon
kaj bankokonton de NEJ se ni bezonos.

5 tagojn poste do ni eksciis pri via ideo, kaj ekde tiam la situacio
pli kaj pli ĥaosiĝas, bedaŭrinde. Laŭ ni estus ne tre saĝe se okazos
ene de 1 monato 2 renkontiĝoj tiom proksime unu al la alia, certe ĉar
la statoj de kaj NEJ kaj Fleja estas ne aparte fortaj. Estus klare
preferinde havi 1 renkontiĝon subtenata de ĉiuj, tiel ke ni ankaŭ
sukcesos allogi plurajn eksterlandajn partoprenantojn. Por la dato
kiun ni antaŭe proponis (fine de septembro) la ejo kiun ni pripensis
en Delft jam estas okupita, sed por la datoj kiujn vi proponis (30a
okt - 4a nov), ĝi ankoraŭ liberas.

Ni proponas al vi kunlabori kun nia triopo kaj kvarope organizi 1
renkontiĝon. La unua decido kiun ni devos trakti estos la ejo de la
renkontiĝo. Ni povas 4ope kompari la mal- kaj avantaĝojn de ambaŭ
Delft kaj Dilsen-Stokkem kaj baldaŭ fari decidon. Se ne estos influita
de okupiteco de la ejoj, ni povas resti kun la datoj 30a de oktobro
ĝis 4a de novembro.

Mi havas timon ke se ni ne kunlaboros kaj lasos la momente ĥaosan
komunikadon, ambaŭ niaj planoj ne estos sukcesaj, kaj do okazos neniu
PSKK en 2012.

Kion vi pensas pri nia propono, ĉu vi emas kunlabori kun ni kaj
certigi ke okazos sukcesa PSKK ĉi-aŭtune?


Amike,
Manuela, Nico kaj Rogier


2012/4/26 Ben Indestege <viva...@yahoo.fr>:

> saluton al ĉiuj kaj ĉefe al la aktivuloj,
>
> mi ŝatus proponi lokon kaj daton por la sekva PSKK. mi supozas ke ankoraŭ
> neniu ion fiskis, ĉu?
>
> do, mi proponas lokon en Dilsen-Stokkem. la ejo nomiĝas 'De Kalei'. vi povas
> trovi informojn interrete: www.dekalei.be
>
> tie oni povas vidi ke la datoj inter la 31a de oktobro kaj la 4a de novembro
> ankoraŭ estas liberaj en la dua ejo. ili ja havas du ejojn.
>
> kion vi opinias? ĉu vi donos al mi la rajton organizi? ĉu iu volas helpi
> volonte?
>
> antaŭdanke kaj amike,
> Ben
>
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "NejkajFleja" group.
> To post to this group, send email to Nejka...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to

Rogier Huurman

unread,
May 10, 2012, 1:38:01 PM5/10/12
to nejka...@googlegroups.com, Nico Huurman
Bonege. Do tiam ni elektu la longecon, kaj por la rezervo verŝajne ni ankaŭ devas antaŭvidi la grandecon de la grupo. Ni povus havi nur la semajnfinon, do 2-a ĝis 4-a de novembro, aŭ ankaŭ aldoni semajnajn tagojn, ekde merkredo ekzemple. Pri la grandeco, ni povas lui lokon por 16, 24 aŭ 34 lokon, kaj kunigante ilin do ankaŭ 40, 50, 58 aŭ 74. Ni ne tro longe atendu pri la decido!

Roĉjo

2012/5/10 Ben Indestege <viva...@yahoo.fr>
To unsubscribe from this group, send email to NejkajFleja...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages