-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] Zoom-ligilo por la londona-antverpena
kunveno morgaŭ vespere
Datum: 22-05-2025 12:08
Afzender: "Anthony" <
ant...@esperanto.org>
Saluton!
Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizitan de la
kluboj de Londono kaj Antverpeno morgaŭ vespere JE LA 19A HORO EN
BRITUJO (18A UTC ).
[do je la 20-a ĉe ni - RN]
JEN LA LIGILO POR LA KUNVENO:
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda
Cetere, se vi havas fascinantan intereson kaj ŝatus prelegi pri ĝi,
bonvolu sciigi nin. Dankon.
Amike,
Anthony
---------------------------------- PROGRAMO
------------------------------
PRELEGANTO: MARKOS KRAMER
TITOLO: DUNIANTO
Dunianto estas nova planlingvo, kiu transprenas la klaran, regulan kaj
facile lerneblan gramatikon de Esperanto kaj kombinas ĝin kun
tutmondeca vortprovizo. Ĝiaj vortoj venas el 42 zorge elektitaj
fontlingvoj, kiuj reprezentas diversajn kulturregionojn kaj inkluzivas
la plej parolatajn lingvojn de Azio, Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj
Oceanio. Tiel ĝi evitas la emfazon al eŭropaj lingvoj ĉe la Esperanta
vortprovizo, reflektas la kulturan diversecon de nia mondo kaj samtempe
ebligas efikan kaj egalecan komunikadon inter homoj el ĉiuj
kontinentoj.
Por esperantistoj, la lernado de Dunianto estas aparte facila, ĉar la
gramatiko kaj la vortfara sistemo estas preskaŭ samaj kiel tiuj de
Esperanto, kaj multaj radikoj samas aŭ similas al tiuj, kiujn vi jam
konas.
En ĉi tiu prelego mi prezentos la motivojn por la disvolvado de
Dunianto, klarigos miajn metodojn por krei la vortprovizon inkluzive de
kelkaj specialaĵoj de la dunianta vortfara sistemo, montros kelkajn
ekzemplo-frazojn kaj skizos miajn ideojn por krei duniantan
lingvokomunumon. Poste ni povos iom diskuti pri la indeco de tia
projekto, la (mal)avantaĝoj de konkretaj decidoj, kiujn mi faris dum la
kreado de la lingvo, kaj la ŝancoj de estiĝo de dunianta komunumo."
_._,_._,_