-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: oktobra sesio - dimanĉe, la 19-an de oktobro
2025
Datum: 16-10-2025 02:01
Afzender: Sandor Horvath <
aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:
2025-10-16
Kara esperantisto,
Konsideru veni al nia venonta somerkursaro en
AǓKLANDO, NOV-ZELANDO
11 - 17 JAN 2026 INFORMOJ. ALIĜU! [1]
Ni ŝatas inviti vin al nia oktobra sesio de nia prelegserio por 2025
MIKAELO BRONŜTEJN (RUSIO)
HORO KUN BRUNA ŜTONO
Mikaelo Bronŝtejn, pseŭdonimo Bruna Ŝtono, verkas en la rusa kaj en
Esperanto dum 60 jaroj.
En Rusio kaj en aliaj landoj aperis ĉirkaŭ 100 liaj libroj –
romanoj, noveloj, poemaroj, eseoj ktp.
La romano "Mi stelojn jungis al revado" iĝis laŭreato de la Akademio
de Esperanto.
Krome li verkas kaj tradukas kantojn, prezentitajn en multaj UK-oj kaj
aliaj amasaj esperantistaj aranĝoj, ankaŭ en 6 KD-oj.
Dum la prezentado vi aŭdos kelkajn poemojn de Mikaelo, atentokaptan
noveleton kaj unu aŭ du kantojn.
__
DIMANĈE, LA 19-AN DE OKTOBRO 2025, JE LA
06.00 UTC [do je la 8-a matene ĉe ni - RN]
Jen la ligilo:
HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
_La estraro de AEA (A__ǔstralia Esperanto Asocio)_
_Dum la sesio:_
_1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi
vin nur por fari demandon aǔ komenton_
_2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon._
Links:
------
[1]
https://esperanto.org.au/about-us/congress/