-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: novembra sesio - dimanĉe, la 16-an de
novembro 2025
Datum: 13-11-2025 01:01
Afzender: Sandor Horvath <
aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:
2025-11-13
Kara esperantisto,
Konsideru veni al nia venonta somerkursaro en
AǓKLANDO, NOV-ZELANDO
11 - 17 JAN 2026 INFORMOJ. ALIĜU! [1]
Ni ŝatas inviti vin al nia novembra sesio de nia prelegserio por 2025
LA UNIVERSALA DEKLARACIO PRI ARĤIVOJ, AŬ,
METU ARĤIVISTON EN VIAN VIVON
Esperantistoj kaj arĥivistoj havas unu similecon: gravan problemon pri
publika bildo. Ĉi tiu prelego ilustras tiun bildon per personaj
spertoj, vortaraj difinoj kaj vort-asociiĝoj, kaj kontrastas ĝin kun
praktikaj ekzemploj de la agad-kampo kaj neceso de arĥivistoj en kaj
ekster Esperantujo, por montri ke la kerna karakterizo de arĥivoj ne
estas antikveco. Pli ol nuraj helpantoj de historiistoj, arĥivistoj
rigardas sin gardantoj de rajtoj kaj devoj, kapablaj pensi pli
longperspektive ol aliaj. Poste estas prezentata la Internacia Konsilio
de Arĥivoj kaj unu el ĝiaj ĉefaj agadoj por disvastigi publikan
konscion pri graveco de arĥivoj: la Universala Deklaracio pri Arĥivoj.
Estas diskutata la origino de la Deklaracio en Kebekio, ĝiaj
disvolviĝo kaj sukcesoj, ĝia esperanta versio estas prezentata, kaj
fine estas analizata ĝia unua frazo, por pruvi kiel la internacia
arĥivistika terminologio estas multe pli artefarita ol Esperanto mem,
ĉar ne spegulas veran uzadon, kaj kiel malfacilas ne nur internacia sed
ankaŭ interfaka komunikado.
__
DIMANĈE, LA 16-AN DE NOVEMBRO 2025, JE LA 06.00 UTC, do 07.00 en nia
parto de eúropo
_(En multaj landoj somera tempo komenciĝis aǔ ĉesis. Ni ja povas
erari …. Por eviti malagrablaĵojn, bv mem kontroli vian tempon.
__Kontrolu mem vian tempon_ [2]_)_
Jen la ligilo:
HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
_La estraro de AEA (Aǔstralia Esperanto Asocio)_
_Dum la sesio:_
_1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi
vin nur por fari demandon aǔ komenton_
_2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon._
Links:
------
[1]
https://esperanto.org.au/about-us/congress/
[2]
https://www.timeanddate.com/worldclock/search.html