-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 14-05-2026 15:45
Afzender: "Alexander via
groups.io" <1965888482a=
gmai...@groups.io>
Ontvanger:
londona-esp...@googlegroups.com,
londonaj...@googlegroups.com,
britaj-esp...@groups.io
Kopie: "Klaas@LVS Esperanto-Antwerpen"
<
esperanto...@esperanto.be>, Ella Strug <
st...@skynet.be>,
tho...@thomaspreece.net
Antwoord-aan:
19658...@gmail.com
Karaj,
Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizota de la
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (18A UTC).
Jen la ligilo de la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
PRELEGONTO: Thomas Preece
TITOLO: La "Unuaj" en Esperanto-Muziko
RESUMO: Kio estis la plej frua kanto en Esperanto, kiam aperis la unua
Esperanto-disko aŭ kasedo, kaj ĉu la tradicie konataj „unuaj”
ekzemploj vere meritas tiun titolon? En tiu ĉi prelego la aŭskultantoj
estas invitataj al malkovra vojaĝo tra la historio de Esperanto-muziko,
dum kiu oni kritike ekzamenas popularajn rakontojn, demetas
persistantajn mitojn kaj prezentas surprizajn historiajn trovaĵojn,
ekde preskaŭ forgesitaj registraĵoj de la 1920-aj jaroj ĝis
miskomprenoj pri la supozataj komencoj de la muzika movado. La prelego
estas samtempe informa kaj distra, celante ĉiujn, kiuj interesiĝas pri
muziko, historio de Esperanto aŭ simple ĝuas vidi, kiel firmiĝintaj
„veroj” dissolviĝas antaŭ zorgema esplorado.
Ĝis!
Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_
-------------------------