Fwd: [britaj-esperantistoj] Interreta kunveno por vendredo

1 view
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Jun 4, 2026, 5:54:05 PM (4 days ago) Jun 4
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] Interreta kunveno por vendredo
Datum: 04-06-2026 13:33
Afzender: "Maurizio Giacometto" <ri...@esperanto.org>

Karaj,

Mi invitas vin al la sekva interreta kunveno de la Londona
Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19-A HORO EN
BRITUJO (UTC+1).

Jen la ligilo de la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

PRELEGONTO: Thierry Spanjaard.
TITOLO DE LA PRELEGO: Metro-mapoj, mirinda universo
RESUMO: La plejmulto de la homoj uzas metromapojn, aŭ almenaŭ mapojn
de transportrimedoj, sen iam ajn vere atenti ilin. Tamen, tiuj nunaj
metromapoj estas la rezulto de jardekoj da evoluo por iri de la
geografia mapo al la skema reprezentado ĉiam pli simpla, agrabla kaj
efika. La prelego prezentas la historion de metromapoj kaj kiel ili
evoluis dum la tempo por iĝi samtempe pli belaj kaj pli efikaj. Tiu ĉi
prezentado estas amplekse ilustrita de ekzemploj de metromapoj de
multnombraj urboj en la mondo kaj evidentigas bonajn kaj ne tiel bonajn
trajtojn de metromapoj, laŭ decidoj de lokaj aŭtoritatoj kaj
transportkompanioj.Post tiu prelego, vi neniam plu uzos
transportrimedojn sen bone atenti la mapojn.

Ĝis morgaŭ!

Amike
_Rico_

Maurizio Giacometto
Program-sekretario, Londona Esperanto-klubo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages