Fwd: interreta kunveno por vendreda vespero

0 views
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Jan 15, 2026, 9:13:29 AM (4 days ago) Jan 15
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 15-01-2026 11:34
Afzender: "Alexander via groups.io" <1965888482a=gmai...@groups.io>

Antwoord-aan: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de La
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE je la 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).

Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝin, bonvolu
kontakti min.

PRELEGONTOJ: Hayden Hendricks kaj Òscar Puig
TITOLO: IJK 2026 en Tiana, Katalunio
RESUMO: La prelegontoj komencos sian prelegon per mallonga kvizludo de
Kahoot kun la partoprenantoj. Poste ili kundividos la videon. Kaj laste
ili prezentos lumbildaron kaj estos disponeblaj por respondi demandojn.
Entute ili antaŭvidas, ke la prelego daŭros 30-45 minutojn, depende de
kiom da demandoj mi ricevos.
BIOGRAFIO DE LA PRELEGONTOJ: Hayden estas usona esperantisto loĝanta en
Barcelona ekde 2024. Tie li esperantiĝis kaj nun aktivas en la loka
movada per siaj roloj en la Kataluna Esperanto-Junularo,
Biblioteko-Arĥivejo Petro Nuez en Sabadell, kaj la organizteamo de IJK
2026. Libertempe, li amatoras pri tradukado, fervoras pri piedpilko, kaj
majstras pri vegana kuirarto, kaj li antaŭĝuas pliajn aventurojn kaj
amikiĝojn ĉi-jarajn en Esperantujo.

Òscar estas kataluna esperantisto kiu loĝas en Barcelono. En 2015 li
esperantistiĝis kaj ekde 2022 li aktivas en KEJ, la Kataluna
Esperanto-Junularo, de kiu li estis prezidanto de 2023 ĝis 2025.
Nuntempe li estas ĉeforganizanto de IJK 2026 en Tiana, Katalunio. Li
ŝatas sciencon kaj sciencan popularigon, li laboras kiel meteorologo,
kaj jam antaŭĝuas la suneklipson dum la venonta IJK.

Amike,
HU Shenghao
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages