Skoltoj relevas la flagon

0 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski - LukiZ

unread,
Jun 25, 2010, 7:15:44 PM6/25/10
to Landa Agado, LEJL, NEJ kaj FLEJA, re...@yahoogroups.com
Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por
memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj
geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon
por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la
internacian lingvon.

SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj
de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi jare), trejnado
(trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia
skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn au nunajn
geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj au
internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti:
http://esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Rea...@gmail.com por
ricevi pliajn informojn.

----------------------------------------------------------------------
Najlepsza wyszukiwarka tanich lotow!
Sprawdz >>> http://linkint.pl/f2726

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages