Saluton, karaj!
Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson?
PRINTEMPE 2026
invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio,
de ĵaŭdo, la 2-a, ĝis ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2026
(Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo).
Aliĝu per la nunaj kotizoj ĝis la 26a de januaro
https://esperanto.land/printempe/#alighilo
✅ Internacia etoso: Renkontu malnovajn kaj novajn
amikojn el multaj landoj!
✅ Kulturo kaj amuziĝo: Prelegoj, diskutrondoj, ludoj,
muziko, konversacio – kaj babilado ĝis la noktomezo!
✅ Promenoj kaj ekskursoj gvidos vin tra la urbo Wiesbaden
kaj al apudaj celoj de la bela Rejn-valo.
✅ Lernado de Esperanto: Kursoj por komencantoj kaj
progresantoj.
✅ Konvena loko: La renkontiĝo okazos en la junulargastejo
de Wiesbaden, kun komfortaj ĉambroj. La afablaj kunlaborantoj de
la domo jam gastigis plurajn belajn Esperanto-renkontiĝojn :)
✅ Facila alveno: Bone ligita per trajno, buso kaj aviadilo
(proksime al Frankfurto ĉe Majno).
Jen pliaj informoj
https://esperanto.land/printempe/#printempe
kaj la reta aliĝilo
https://esperanto.land/printempe/#alighilo
Jam aliĝis 15 homoj el 4 landoj - aliĝu ankaŭ vi :)
Bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon al viaj kluboj, amikoj, kaj Esperanto-grupoj.
Aparte
ni ĝojos, se venos ankaŭ novuloj, komencantoj kaj progresantoj.
Ĉiuj estas bonvenaj – de komencantoj ĝis fluaj parolantoj, de
beboj ĝis malpli junaj homoj.
Kio
estas PRINTEMPE?
PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI, Printempa Semajno
Internacia, kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu
ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana
Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi
renkontiĝon PRINTEMPE :)
Ĉe demandoj ne hezitu kontakti nin. Ni ĝojas atendi vin en Wiesbaden!
Ĝis baldaŭ en PRINTEMPE
Lu
Wunsch-Rolshoven
por
la teamo de EsperantoLand
https://esperanto.land/printempe/#printempe
-- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand e. V. (r. a.) Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686 El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686