Ni ĝojas informi vin, ke en la venonta somero denove okazos KEF, la
Kultura Esperanto-Festivalo en Hillerød en Danio. Tiu ĉi muzik- kaj
art-plena festivalo jam festos sian dekan okazon, kaj tio en la 125-a
jaro de Esperanto! Ĉiuj kialoj por veni ĉi-somere al Danio. Legu
pliajn informojn kaj aliĝu ĉe:
Ne plendu pri eraroj, ĝin skribis denaskulo. Krome ni atentigas vin,
ke nur ĝis la 31-a de januaro validos la plej malalta kotizo! Do aliĝu
rapide.
Kulturajn salutojn,
Roĉjo, de la organiza teamo de KEF