Ĉu eblas kulture pli neŭtrala planlingvo?
Markos Malke Kramer — kreinto de Dunianto
Ĉu planlingvo povas esti vere tutmondeca?
Dimanĉon, la 27-an de aprilo ekde la 15:00 UTC
Zoom-ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/82989335237
Kunven-identigilo: 829 8933 5237
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Markos Malke Kramer, kreinto/kreanto de la planlingvo Dunianto,
prezentos fascinan prelegon pri siaj spertoj, motivoj, metodoj kaj
zorgoj dum la kreado de lingvo, kiu celas kombini la plej bonajn ecojn
de Esperanto kun vere tutmondeca leksiko.
Pri la prelego:
En ĉi tiu speciala kaj fina sesio de la kurso "Enkonduko al
Interlingvistiko", iniciatita de prof. Renato Corsetti, kaj gvidata de
Ahmad Mamduhi, Markos Kramer prilumos:
- La defion funkciigi leksike tutmondecan planlingvon
- La kutimajn defiojn, kiujn lingvokreantoj alfrontas
- Kiel li trovis ekvilibron inter praktikeco kaj neŭtraleco
- La specifan metodon de Dunianto: transpreni la gramatikon de Esperanto
sed revoluciigi la leksikon
- Kiel Dunianto ebligas facilan interkomunikadon kun la Esperanta
komunumo (ankaŭ) per aŭtomataj tradukiloj
- Ĉu ni povas krei lingvon, kiu estas samtempe facile lernebla kaj vere
tutmonde neŭtrala?
- Ĉu la kultura neŭtraleco signifas forlasi la riĉan tradicion de
Esperanto? Ĉu eblas kunigi ambaŭ?
Ne maltrafu ĉi tiun unikan okazon aŭdi rekte de planlingvo-kreanto pri
la zorgoj, esperoj kaj praktikaj paŝoj en la kreado de nova interlingvo!
Ĉiuj estas bonvenaj - nepre ĉeestu planlingvemuloj!
Se ial ajn vi ne povis ĉeesti, la registraĵo estos poste spektebla en la
jutuba kanalo de ILEI
(
https://www.youtube.com/playlist?list=PLufbtAhDHic2AvQmd0hm1E226vdfYvxA3)
- tamen vi perdos la ŝancon vive starigi viajn demandojn kaj komentojn
al la preleganto!