-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: AEA-Prelegserio: maja sesio - dimanĉe, la 18-an de majo 2025
Datum: 15-05-2025 22:33
Afzender: Sandor Horvath <
aea.es...@gmail.com>
Ontvanger:
2025-05-15
Kara esperantisto,
Ni ŝatas inviti vin al nia maja sesio de nia prelegserio por 2025
MOISÉS HERRERA (KOLOMBIO)
La Sorobano: pli ol abako - esploro kaj praktiko
En ĉi tiu prezento ni esploros la sorobanon, la japanan abakon, ekde
ĝia historio, kulturo kaj evoluo, ĝis ĝia baza funkciado, mirindaj
kapabl(ig)oj kaj nuntempaj aplikoj. Per ekzemploj kaj ludoj, ni
malkovros kiel ĉi tiu miljara ilo daŭre estas uzata kiel eduka kaj
mensostimula ilo. La aliro estos dinamika kaj celita veki scivolemon kaj
amuzon por ĉiuj.
DIMANĈE, LA 18-AN DE MAJO 2025, JE LA 06.00 UTC, do 08.00 laú nia
somertempo
Jen la ligilo:
HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/84876821595?PWD=MWVXRTJUCNPYD3ZKEFLRADHPTLLWUT09
Meeting ID: 848 7682 1595
Passcode: 165068
Estu ĝentila kun Moises ….. li prezentos je la 02 :00-a nokte.
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti
ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ
la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo,
“Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
_Dum la sesio:_
_1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi
vin nur por fari demandon aǔ komenton_
_2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon._
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
_La estraro de AEA (Aǔstralia Esperanto Asocio)_
Links:
------
[1]
https://us02web.zoom.us/j/84876821595?pwd=MWVxRTJUcnpYd3ZkeFlRaDhPTllwUT09