Ekzistas kampanjo en Interreto nomata Date with History. La
intenco estas doni oportunon al junulo reprezenti la mondon
kaj paroli al la partoprenantoj de RIO+20. Ghi volas ripeti la
trafan paroladon de Severn Suzuki, la 12 jara knabineto, kies
parolado silentigis la mondon dum RIO92.
http://www.youtube.com/watch?v=uZsDliXzyAY
Ekzistas la video en Esperanto de Rafael Zerbetto, kun anglaj
subtitoloj. La videoj kun pli da voch-donoj estos jughitaj de
komisiono el pluraj gravaj NROj kaj aliaj konataj homoj, inter
ili, la aktoro Leonardo DiCapprio, la eksa brazila ministrino
pri la medio, Marina Silva, kaj Severn Suzuki, mem (nun 32
jara). Jen la komisiono de jughantoj:
http://datewithhistory.com/jury/#!/home
La kampanjo Date with History estas organizata de la
koalicio de NROj, GCCA (Global Campaign for Climate Change).
En tiu koalicio partoprenas Rugha Kruco, Internacia
Amnestio, Greenpeace, WWF, Skolta Movado, Survival, YMCA,
kaj pluraj aliaj.
Tiu chi voch-donado estas tre grava por ke ni montru
Esperanto al la aliaj NROj. Memoru, ke la fina
deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj, kiun la
Departamento pri Publika Informado de UN okazigis en septembro
en Bonn, Germanio, klare mencias la jenon pri RIO+20:
"Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en
la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de
siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la
potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon
kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta
esti rigardata kiel esence daŭripova."
http://www.un.org/wcm/content/site/dpingorelations/home/announcements
Do, por ke Esperanto elstarighu dum RIO+20 estas tre
grave ke esperantistoj amase voch-donu por la video de
Rafael:
http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950
Bedaurinde, nia programero pri Esperanto estis maljuste
forigita de RIO+20. Ghis nun la forigo de nia kurso estis
afero tute ne klara.
Feliche tiu nova konkurso estas
organizata de NROj, kiuj espereble estos multe pli
simpatiaj al Esperanto.
Jen ligilo al lum-bildoj, kiuj klarigas kiel vi povas
voch-doni en la video de RIO+20. Mi aktualigis tiujn
lum-bildojn kaj nun ili pli bone klarigas la aferon.
https://docs.google.com/presentation/d/1rgIxFeMvQsmU_xV9nnV-L_kLoX59z1ZrTcdglp0jDJI/edit
Bonvolu voch-doni kaj plusendi
tiun ret-mesaghon al pluraj aliaj diskut-listoj.