iom pri la stato de la projekto

0 views
Skip to first unread message

Hokan LUNDBERG

unread,
Jul 7, 2009, 8:22:21 AM7/7/09
to LerniEo...@googlegroups.com, Ognjen P
saluton!

LaPingvino (Joop Kiefte) kaj mi ĵus iom diskutis la "lerni eon ludante"-projekton kaj konkludis ke bonus fari prototipojn per GameMaker (http://www.yoyogames.com:80/gamemaker) por iom elprovi diversajn ideojn. poste indus per ekz pygame fari pli profesian version de iu el tiuj prototipoj se ili estos promesplenaj.

Joop jam antaŭe uzis GM, jen eblas elŝuti kaj ludi liajn provojn:
- http://ikojba.googlepages.com/pacmanio2
- http://ikojba.googlepages.com/pacmanio

Joop nun estas okupita pri finfari siajn studojn, sed espereble poste trovos tempon por la lel-projekton :-).

Same Ogo finstudas kaj ne havas multe da tempo nun. sed iam poste li ŝatus testi ludojn de http://pygame.org/, analizi la kodon de iuj ludoj kaj adapti iun ludon por aldoni eo-lernigajn elementojn. estus bonege se ni povus iam kunlabori kun jam spertaj pygame-uloj, ĉu ne?

Henning testis plurajn ludojn kaj komentis ilin ĉe http://vikio.ikso.net/Projektoj/LerniEonLudante/SpertojDeTestitajLudoj - interese pri la simpla parolsintezo!

Gokhan, kio pri vi? ĉu vi ne ŝatus uzi vian someran ferion por fari eo-lernigan ludon? ;-)

Mark de ESF skribis hieraŭ ke li opinias ke mia monpeto pri la projekto ne estas sufiĉe matura kaj revenos kun komentoj kaj ŝanĝproponoj.

do, la projekto iras iomete antaŭen, iom kiel somerlaca heliko ;-).

Amike,
Hokan

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages