sed ĉiuj iuj poste ludus tian ludon dum pli ol 10
minutoj? (mi celas ke ĝi ne estas sufiĉe moderna/interesa.) kaj kiom multe da Eo
homoj lernus ludante la ludon? ŝajne ne tre multe..
aliflanke ni ja bezonos dum kk jaroj
eksperimenti pri diversaj ludoideoj antaŭ ol ni scios kion vere indus realigi.
poste, kiam ni scios kion ni volas, ni esperu je kunlaboro de multaj
spertaj ludfarantoj :-). nu, se oni alloge priskribus la ideojn eble iuj tiaj
homoj ŝatus aliĝi al la projekto..
ni esperu ĉiam! (kiel diras Slavik.) kvankam mi
momente pli inklinas al la devizo "neniam estas tro malfre rezigni!"
;-).
.h
---------------------------
(*)
Imagu ludon kiel ekz SuperMarioBros aŭ ion similan
sed kun jenaj "paŝoj":
Paŝo 1: prezentado
La uleto prezentas sin en Eo kun subtekstoj kaj
movoj.
Ekz: Mia nomo estas X. Mi povas kuri antaŭen. (X
kuras antaŭen.) Mi povas kuri malantaŭen. Mi povas salti. Mi povas kaŭri. Mi
povas preni objekton. Mi povas esti kaptita de malamikoj. Mi povas esti vundita.
Mi povas morti. Mi povas bati. ks
Paŝo 2:
raportado
La uzanto/ludanto ludas la ludon kaj dume la uleto
raportas kion ĝi faras.
Do, oni aŭdas kaj eble ankaŭ ie
vidas ekz: Mi kuras malantaŭen. Mi saltas.
Mi grimpas supren. Mi prenas objekton. Stelon mi prenis. Poentoj!
ks
Paŝo 3: taskosolvado (kaj raportado)
Ekz: Via tasko nun estas kapti la verdan koron. Vi
nun devas grimpi malsupren laŭ la granda ŝtuparo. Vi nun devas salti tri
tavolojn supren. ktp
Estu eblo ricevi helpon. Ĉu per tajpado: "Kion
signifas ...?" aŭ per iuj butonoj aŭ per voĉaj demandoj?
Paŝo 4:
gvidado (kaj taskosolvado kaj raportado)
La uzanto/ludanto gvidas la
uleton per komandoj aŭ buŝaj aŭ skribaj. (Ne plu eblas uzi la sagobutojn aŭ
simile.)
Paŝo 5: dialogumado (kaj gvidado kaj taskosolvado kaj
raportado)
En iuj "ĉambroj" necesas korespondi/dialogi kun uloj por ekscii kion fari,
kie estas la ... kaj simile. (Mi ankoraŭ ne bone imagas kiel tio
funkcios..)
----- Original Message -----
Sent: den 28 juli 2010 19:32
Subject: SV: Ludopensoj...
Pensoj:
Paŝo 1:
prezentado Paŝo 2:
raportado Kaj
kelkfoje rakonti ion kiam progreso okazas.
Paŝo 4: gvidado (kaj taskosolvado kaj
raportado) Eble elekti la komandon per montrilo.
Paŝo 5: dialogumado (kaj gvidado kaj taskosolvado kaj
raportado) Tre bone, kiel solvi misteron. Por sukcesi
oni devas kolekti informojn kaj ĝi nu ekzistas en
esperanto.
>Ĉu post 5 jaroj ni havos
ion similan? :-) Mi
esperas!
Amike Amer
|