Flash/AS3-uloj kunlaboremaj?

0 views
Skip to first unread message

Hokan LUNDBERG

unread,
Aug 25, 2011, 5:27:36 AM8/25/11
to lernieo...@googlegroups.com, programisto...@yahoogroups.com
Saluton!

Mi uzis programkodon ktp de la bona libro "Foundation Game Design with
Flash" (http://www.amazon.com/Foundation-Game-Design-Flash-Foundations/dp/1430218215)
kaj kunmetis mian unuan provon pri iom Eo-lerniga Flash-ludeto. Jen:
http://hokanx.ikso.net/LudoArta/ludoArta.html

Chu iuj el vi emus kunlabori pri Eo-lernigaj Flash-ludetoj?

Ja eblus ankau per aliaj teknikoj, sed por fari ludojn por la reto
shajnas al mi ke la Flash-medio daure estas la plej facila el
ludkreanta vidpunkto. Au kion vi pensas?

Amike,
Hokan

Hokan LUNDBERG

unread,
Aug 26, 2011, 9:08:19 AM8/26/11
to programisto...@yahoogroups.com, lernieo...@googlegroups.com
Axel:

Saluton Hokan,
Mi gratulas vin pro via laboro.
Mi ne tro emas uzi Flash kiu estas pagenda programo.

 
Ja eblas krei Flash/AS3-programojn uzante malfermfontan redaktilon :-). Nur kk en la teamo devus havi la multekostan programon "Flash Profesional", sed kutime tiuj kiuj laboras per tiu programo havas ghin senpage pro sia laboro au simile.

Mi jam pripensis pri uzi la programon :
http://gcompris.net/

 
Uzi kiel? Adapti/ampleksigi ghin por Eo-lernigaj aferoj, chu?

Tiu programo trovighas che chiuj linuksaj komputiloj sed ankaù por Windows.
Sed la plej malfacila afero estas trovi taùgajn kaj pedagogiajn ludojn.
trovi ion kion la infanoj (aù la plenkreskuloj) vere shatus ludi kaj ludi denove... tio estas malfacila... kaj kio instruas esperanton, tio estas ech pli malfacila.

Do fakte, la teknikaj iloj ne gravas, plej gravas elpensi taùgan ludon.

 
Tute prave. Sed por poste trovi ludantojn ja multe helpus se eblus ekludi sen ion elshuti kaj instali, chu ne?
 
Mi kun miaj lernantoj uzis Python kaj Pygame dum jaro, ni shatis tion, kk faris amuzajn ludojn, sed tre malfacilas montri la ludojn al homoj ekster la lernejo. Chi-semestre mi uzos AS3 en la baza programkurso. Ni ankau provis C# kaj XNA, estas bonaj "iloj" por programi ludojn, sed chefe por Vindozo.
 
Mi havas ideojn pri Eo-lerniga ludo kiun mi komencis priskribi che http://vikio.ikso.net/Projektoj/LerniEonLudante/RobotoArta . Bonege se iuj emus kunlabori pri ghi. Sole mi sukcesus tre malmulton fari.
 

Mi ankaù opinias ke eblas "nur traduki" GCompris, kelkaj ludoj estas ludindaj. Mia 3jara nevo shatas la ludon de la "Anasoj". Vi aùdas nomon de koloro kaj devas musklaki la anason kiu havas tiun koloron.

Provu, estas senpage ! :)

 
 
Bone, mi faros, sed unue mi devos elshuti kaj instali la programon. Shajne ech pagi 20 EUR char mi uzas Vindozon..
 
Salutas,
Hokan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages