Ludopensoj...

0 views
Skip to first unread message

Hokan LUNDBERG

unread,
Jul 28, 2010, 7:09:37 AM7/28/10
to LerniEo...@googlegroups.com, Henning Sato von Rosen, Amer Mohammed, Oleg.Iz...@gmail.com, Ognjen P, lernu-teamo
Amikoj!
 
Imagu ludon kiel ekz SuperMarioBros aŭ ion similan sed kun jenaj "paŝoj":

Paŝo 1: prezentado
La uleto prezentas sin en Eo kun subtekstoj kaj movoj.
Ekz: Mia nomo estas X. Mi povas kuri antaŭen. (X kuras antaŭen.) Mi povas kuri malantaŭen. Mi povas salti. Mi povas kaŭri. Mi povas preni objekton. Mi povas esti kaptita de malamikoj. Mi povas esti vundita. Mi povas morti. Mi povas bati. ks

Paŝo 2: raportado
La uzanto/ludanto ludas la ludon kaj dume la uleto raportas kion ĝi faras.
Do, oni aŭdas kaj eble ankaŭ ie vidas ekz: Mi kuras malantaŭen. Mi saltas. Mi grimpas supren. Mi prenas objekton. Stelon mi prenis. Poentoj! ks

Paŝo 3: taskosolvado (kaj raportado)
Ekz: Via tasko nun estas kapti la verdan koron. Vi nun devas grimpi malsupren laŭ la granda ŝtuparo. Vi nun devas salti tri tavolojn supren. ktp
Estu eblo ricevi helpon. Ĉu per tajpado: "Kion signifas ...?" aŭ per iuj butonoj aŭ per voĉaj demandoj?

Paŝo 4: gvidado (kaj taskosolvado kaj raportado)
La uzanto/ludanto gvidas la uleton per komandoj aŭ buŝaj aŭ skribaj. (Ne plu eblas uzi la sagobutojn aŭ simile.)

Paŝo 5: dialogumado (kaj gvidado kaj taskosolvado kaj raportado)
En iuj "ĉambroj" necesas korespondi/dialogi kun uloj por ekscii kion fari, kie estas la ... kaj simile. (Mi ankoraŭ ne bone imagas kiel tio funkcios..)
------------------
 
Kion vi pensas pri tiuj ideoskizoj?
 
Ĉu post 5 jaroj ni havos ion similan? :-)
 
La implementadon verŝajne eblus fari per Pygame aŭ XNA..
 
Cerbumante,
Hokan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages