sistemo kiu povas esti inspiro por lingvolertiga ludetaro

0 views
Skip to first unread message

Henning Sato von Rosen

unread,
Sep 11, 2009, 7:19:21 AM9/11/09
to LerniEo...@googlegroups.com
Saluton Ludemuloj!

Mi hazarde trovis la jenan arigon de ludoj:

http://www.lumosity.com "Reclaim your Brain!"

Temas pri amaso da cerb-trejnigaj ludetoj.

Se oni registras sin eblas dum semajno provi la ludojn.


Jen la interesaj punktoj pri la ludoj:

--> La ludoj estas profesiaj laŭ interaga dizajno kaj aspekto

--> La ludoj estas integritaj en sistemo por trejnado (la sistemo
rekomendas ludojn, proponas sekvan ludon, arigas poentojn, katalogas
plibonigojn, montras progreson, indikas cxiutagan porcion da trejnado)

--> La ludoj estas subtenas socian flankon de la trejnado (aldonu
amikojn laŭ via retpoŝta adresaro), komparu rezultojn

----------------------------------------------------

Konkludo: plej frape estas la grado de profesieco aspekte kaj interage
kune kun la integro en granda trejnada sistemo kun subteno de socia
flanko.

Relevanteco rilate al lingva lernado:
========================

La ĉirkaŭaj aspektoj: bona interagado, frape bela aspekto, integro en
granda sistemo de lernado, kaj subteno de socia flanko estas
argumenteblaj bonaĵoj por ajna lernado pere de perkomputila ludado

La ludoj mem *tute ne* havas rektan rilaton al lingvolernado, krom la
cxiam ebla kaj evidenta, nome ke eblas anstataŭi uzadon de muso kaj
sagbutonoj per la uno de la lernata lingvo.

Miaj notoj:
=======
Noto: Ege gravas *ne* fari lingvolertigajn ludojn laŭ la tradicia
recepto: Ekzerci *scion* pri la lingvo per musklakado. Necesas fari
ludojn kie oni faras la agojn de ajna ludo *per* la lingvo mem.

Se oni taksas la prinicon de "lumosity", nome ludetoj en
progres-subtena sistemo, bona, interesa sekva demando estas kiel
dizajni sistemon de por lingvolertigo kiu integras aregon da lingve
interfacitaj ludetoj en ĝuiga kaj utiligemiga maniero?

Unu teknika ideo estus dividi la laboron, tiel ke oni unuflake havas
la ludojn kun grafiko kaj simplaj ludceloj, kaj aliflanke havas la
perlingvan interfacon.

Ah, estas ege da interesaj demandoj kaj ideoj, sed nun mi devas pluumi aliteme!

Nepre provu la ludetojn!

elkore salutas vin Henning

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages