Saluton Jozo. Mi dankas pro la bonvola mesaĝo, sed mi demandas min ĉu vi vere intencis sendi ĝin la la grupo LatinAlEsperanto. Kiel vi scias (kiel tiama kunlaborinto), la grupo aktivis dum la finna prezidenteco de la Eŭropa Unio, kiam aperis novaĵleteroj en la latina. Tamen, depost la fino de tiu periodo, ne plu estas laboro por la grupo.
Se hazarde iu bezonus grupon de ellatinistoj, tiu skribu al la grupo por peti eventualan helpon, sed aktuale... la grupo dormas. :o)
Salutas vin
Tim