originalaj filmoj en Esperanto

1 view
Skip to first unread message

imagufilmoj

unread,
May 3, 2007, 2:18:05 PM5/3/07
to Esperanto-Scienco
Saluton gekaraj!

Mi estas Joe Bazilio, el Brazilo. Mia entrepreno, "Imagu Filmoj",
produktas filmojn en esperanto.
Nia unua laboro estas la filmo "Gerda Malaperis", bazita sur la fama
kaj mondskale konita verko de Claude Piron. Gxi dauxras 1 horo kaj 45
minutoj kaj estas vendita sur DVD.
En la DVD vi trovos subtekstojn em 7 lingvoj, "malantaux la scenoj"
kaj intervjuojn.
La DVD estas acxetebla ekde nia pagxaro www.imagu.com.br aux pere de
niaj perantoj, kies informoj estas ankaux sur nia pagxaro.
Ni invitas vin koni nian laboron, kaj helpi nin disvastigi gxin.
Laux la esperantistaro gxi estas tre grava afero por la gelernantoj
tutmonde, cxar estas tauxga ilo por instrui kaj lerni esperanton,
samtempe amuza kaj instruiga.
Jam estas preskaux preta nia dua filmo, "La Patro".
Gxi estas mezdauxra (pli malpli 40 minutoj) kaj estas adaptigxo de
verko el la japana literaturo (1907). Gxi estas kortusxa kaj emociiga
filmo. Vi jam povas antauxmendi gxin per nia pagxaro aux per la
retadreso me...@imagu.com.br
Helpu nin disvastigi nian laboron.
Ni antauxdankas vian afablan kunlaboron.

Joe Bazilio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages