Pro la 400a jaro post malkovro de satelito Ioo studita de Galilejo ;
Pro la 350a jaro post kalkulado de la lum-rapido dank' al sama
satelito Ioo ;
Pro la 50a jaro post ekaktivo de la junaj astronomoj esperantistoj de
Zagrebo (Tragedio en la universo, Primoŝteno, Homo kaj kosmo, ktp.) ;
Pro la 20a jaro post forpaso de ilia gvidanto Gabrijel Divjanoviĉ ;
Pro la 4a jaro post nia sukcesa eksperimento Eratosteno pri mezurado
de nia planedo ;
Ni lanĉis tutplanedan priastronomian eksperimenton por lernantoj kaj
amatoroj :
Io' 2012 !
Dum pluraj monatoj ni fotos la rondiradon de Ioo ĉirkaŭ Jupitero. Tio
ebligos al lernantoj studi la funkciadon de la planedoj, kaj kompreni
la trakosmajn vojaĝadojn, kaj malkovri mirindaĵojn, ktp. Sed ni
bezonas helpadon, por akiri la fotojn de kiel eble plej multnombraj
eklipsoj de Ioo. Nur kunlaborado tra la mondo ebligos tion. Nur
Esperanto.
Estos des pli bone se en via loka grupo kuniĝos nesciencistoj kun
astronomoj, neesperantistoj kun samideanoj. Ĉiu grupo bezonos nur etan
teleskopon kaj fotilon.
Vi trovos informojn :
- en revuo "Zagreba Esperantisto", numero 2011/5 ;
- ĉe retejo Ipernity, en nia grupo "Io' 2012" ;
- ĉe retejo "globusoj.org", kie troviĝas ankaŭ afiŝo.
- per la adreso "dom...@globusoj.org".
Ĝis tre baldaŭ en la eksperimento, ĉar ĝi jam komenciĝis.
Dominik Bertrand.
Elarrat
Enviado via iPhone
> --
> Vi estas ^ce grupo "Esperanto-Scienco".
> Skribu al Esperant...@googlegroups.com
> Eliru per Esperanto-Scie...@googlegroups.com
> Pa^go: http://groups.google.com/group/Esperanto-Scienco