Centjarigo de ISAE

9 views
Skip to first unread message

wendeltp

unread,
Jun 27, 2007, 8:13:33 AM6/27/07
to Esperant...@googlegroups.com
Karaj kolegoj,
 
Al ni, ĉi-jaro estas grava momento. Centjariĝo de ISAE, la plej longdaŭra scienca instituto en esperanto.
 
Ĝi festis la momenton eldonante specialajn kajerojn, plenaj el diverssciencaj artikoloj. Krome, ni havas kelkajn novaĵojn diskonigitaj al ni de Rudigher Sachs, per Redakta Noto.
 
Inter tiuj, forta vigligo de ISAE-membraro kaj estraro. ISAE havas novan ĝeneralan sekretarion, novan landan delegiton por Ĉeĥio, novan lingvan konsilanton, novan honoran membron kaj novan redakcian komisionon!
 
Tiuj ŝanĝoj promesas doni al ĝi novan stimulon, kaj ni esperas, ke ĉiuj interesataj/interesotaj pri scienco, ano aŭ ne de ISAE, povus kontribui al Scienca Revuo per fakartikoloj, samtempe scienc-diskonigaj.
 
amike,
 
Wendel

lun...@gmail.com

unread,
Jul 26, 2007, 11:07:06 AM7/26/07
to Esperanto-Scienco
Dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto (Rio de Janeiro-RJ, 8-12 de
Julio) aro da e-scientistoj pridiskutis pri kunagado. Mi opinias ke
oni devas aktualigi la agadmanieron kadre de la eblecoj kiuj interreto
kaj www.arxiv.org ofertas. Cxu eblas diskuti tion en plej ampleksa
diskutlisto (per-e-baza-scienco?) aux ni faru tion en tiu cxi listo?
Des pli amplekse, des pli bone.

Verdstele,

Jozefo Lunazzi

On 27 jun, 09:13, "wendeltp" <wende...@bol.com.br> wrote:
> Karaj kolegoj,
>
> Al ni, ci-jaro estas grava momento. Centjarigo de ISAE, la plej longdaura scienca instituto en esperanto.
>
> Gi festis la momenton eldonante specialajn kajerojn, plenaj el diverssciencaj artikoloj. Krome, ni havas kelkajn novajojn diskonigitaj al ni de Rudigher Sachs, per Redakta Noto.
>
> Inter tiuj, forta vigligo de ISAE-membraro kaj estraro. ISAE havas novan generalan sekretarion, novan landan delegiton por Cehio, novan lingvan konsilanton, novan honoran membron kaj novan redakcian komisionon!
>
> Tiuj sangoj promesas doni al gi novan stimulon, kaj ni esperas, ke ciuj interesataj/interesotaj pri scienco, ano au ne de ISAE, povus kontribui al Scienca Revuo per fakartikoloj, samtempe scienc-diskonigaj.
>
> amike,
>
> Wendel

Felipe Castro

unread,
Jul 26, 2007, 12:42:58 PM7/26/07
to Esperant...@googlegroups.com
Mi pensas, ke oni devus apogi pli la listojn en Guglo ol tiuj en Jahuo.

Tamen, vere la listoj de Jahuo estas pli ampleksaj tial, ke la
esperantistaro malkovris la miraklon "dissendolisto" kiam Guglo apenaŭ
ekpaŝis.

Se mi sendus tiun ĉi mesaĝon al Jahu-grupo, ĝi tute alvenus fuŝita,
pro ne apliko de unikodo (UTF-8). Kia estus la sinteno de la
esperantistaro pri propono senutiligi Jahuon kaj ŝanĝi la plej gravajn
diskutgrupojn al Guglo?

rim.: mi ne laboras por Guglo, mi nur preferas pli profesiecajn sistemojn... ;-)


Kore,

Felipe Castro.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages