1) Interlingvistiko, Lingvistiko kaj Esperanto, Soci- aŭ
Psikolingvistiko, Esperantologio, Lingva Filozofio, lingvaj aŭ
kulturaj rajtoj, kultura diverseco;
2) Kompara Literaturo, Kompara Semiotiko, recenzo pri verkoj pri aŭ en
Esperanto, instruado de Esperanto (metodo, gramatiko, sperto,
k.t.p.);
3) scienca aŭ literatura tradukado al Esperanto.
Sendotaj tekstoj estu antaŭe reviziitaj de la aŭtoroj. Kune, oni devas
sendi koncizan noton pri si mem (kun nomo, profesio, koncernaj
universitato, asocio, lando, retadreso, k.t.p.).
La Z-tago por sendado de artikoloj por la januara numero de 2008
estas, kompreneble, la 15-a de Decembro 2007.
Elprenu vian verkon el la tirkesto kaj partoprenu!
Samideane,
La redaktoroj.