Respondo al Filipo 31 Ago 2006 07:49

2 views
Skip to first unread message

lun...@gmail.com

unread,
Jun 8, 2007, 12:02:53 PM6/8/07
to Esperanto-Scienco, lun...@esperanto.cc
Saluton!

Mi ekas en tiu listo. Mi volis respondi mesagxon de Auxgusto 2.006 sed
ne eblis, laux la sistemo, pro du eblaj kialoj: aux gxi estis pli ol
60 tagoj malnova (versxajne parava) aux la estro ne permesas.

Mi ne povas kopii la mesagxon nun, kontrauxe mi perdos la faritan
klakadon.

Sed, laux mia memoro, mi volas diri ke estis mesagxo de Filipo kiu
montris al mi la eblecon publiki (Ni devas diskuti tiun vorton,
plibone ni uzu "aperigi" sciencajn artikolojn en e-o aux kun e-o
resumo per interreto per www.arxiv.org . Tiu servo estas la solvo pri
la problemo!!! (aperigas la artikolojn en 48 horoj kaj kopioj tuj
aperas en pluraj spegulaj servoj de la mondo, tiel ke gxi igxas I-
DOKUMENTON!!
Gxi kreskas tago apos tago kaj aldonas novajn eblecojn, liberigante la
popolon de burokrataj problemoj akiri sciencan konon.

Mi publikis artikolon en la hispana kun resumo en esperanto: Optica
Precolombina Del Peru (devus esti "Óptica").
http://arxiv.org/abs/physics/0702024

Krome, en la i-loko "Domínio Público" de la Ministerio pri Edukado de
Brazilo mi publikis siencan artikolon pri Holografio, tiu de la UK
2.002:
"Holografia televido: kiel gi eblas?"
http://dominiopublico.mec.gov.br/pesquisa/DetalheObraForm.do?select_action=&co_obra=34215

La maniero publiki en esperanto estas solvita do, sed bedauxrinde la
du e-sciencaj akademioj ne perceptas tion, restas en antikva
vivmaniero, postulas monon de la esperantistoj kaj volas ke oni
publiku originalajn artikolojn en esperanto. Ecx tiel, ni intencu havi
ilian bonan reagon!

La solvo, laux mi, estas ke ni scientistoj traduku niajn artikolojn al
esperanto aldonante la e-versio en la arXiv aperigado.
Krome, kaj por la ne scientistoj, eblas aperigi IUN AJN SCIENCAN
ARTIKOLON (temas pri fiziko, matematiko, iom da biologio) TIEN, cxar
iun ajn, ne nur la auxtoro, povas aperigi artikolojn tien. Tio
signifas ke mi povas preni artikolon de Einstein kaj, se neniu
aperigis gxin antauxe, mi povas kopii gxin al la servo (devas esti
tajpita maniero, ne bilda) en la originala lingvo KAJ/AUX ALDONI
TRADUKOJN AL IUN AJN LINGVOJN (ESPERANTO, KOMPRENEBLE, POR NI).

Jen vi legis mian proponon, dankon.

<> Mi esperas trovi vin en la 42a BKE. Tie mi instruos (2 x 2 h)
kurson "Demandu fizikiston" kaj prelegos pri Ameriko.

Amike,

Jozefo Lunazzi

lun...@gmail.com

unread,
Jun 8, 2007, 12:55:26 PM6/8/07
to Esperanto-Scienco, lun...@esperanto.cc

Felipe Castro

unread,
Jun 8, 2007, 8:38:53 PM6/8/07
to Esperant...@googlegroups.com
Krom tio, ankaux estas la projekto Vikilibro, cxu ne?

Jen:

http://eo.wikibooks.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do

Cxu ankaux gxi ne tauxgus al la scienculoj por publikigi siajn verkojn libere?

--
Felipe Castro

rim.: mi estas ingxeniero, ne fizikisto, kiel Filipe Paiva. :-)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages