KONTRAŬ LA EKONOMIA KRIMO EKFUNCIIS LA
EŬROPA KONFISKO
Ekde la jarkomenco ekfunkciis la EU-Reglamento nr. 2018/1805 pri la
reciproka agnosko inter la EU-landoj de la decidoj pri sekestro kaj
konfisko de havaĵoj fontantaj el neleĝa agado. Tiu agnosko permesos
frostigi la krimajn havaĵojn en la tuta EU por antaŭeviti krimojn
kaj por repagi la viktimojn.
Temas pri efika kaj tuja eŭropa ilo por ĉesigi la organizatan krimon
kaj la kunligatajn profitojn, laŭ la preskribo de la art. 82a de la
Traktato pri Funkciado de EU, kiu interalie postulas ke “la juĝa
kunlaboro en kiminalaj aferoj baziĝas en EU sur la reciproka agnosko
de verdiktoj kaj de juĝaj decidoj”, ankaŭ se la faktoj ne estus
konsiderataj krimoj en la ekzekutlando.
La ekonomiaj krimorganizaĵoj pretas surpreni internacian agadon,
profitante el malsamaj naciaj leĝoj. Tial nepras rapidaj kaj
kunpartigitaj respondoj en la tuta Eŭropunio.
5 MILIARDOJN POR
KUNORDIGI LA LANDAJN SANSISTEMOJN KONTRAŬ
ESTONTAJ PANDEMIOJ
EP (Eŭropa Parlamento) aprobis la investprogramon
Eu4Health
("EU por la sano" - alten maldekstren vi povas elekti la
preferatan lingvon). Temas pri la unu paŝo al sanitara
Eŭropunio.
La celo estos plibonigi la aliron al kuraciloj kaj relanĉi la
eŭropan industrion pri kuraciloj.
La efikoj estos antaŭvidataj ekde 2022, kiam
* malkreskos la kostoj de kuraciloj kaj kreskos la konkurencokapablo
de la eŭropaj produktantoj;
* estos kreataJ nova eŭropa aŭtoritato pri la sanaferoj aganta per
informadika komunikado, kaj komuna tuteŭropa kodigo de la masanoj
(transmisieblaj aŭ ne).
Eu4Health celas fariĝi la eŭropa respondo al la nuntempe fragilaJ
naciaj sistemoj por realigi Union, kie la sanrajto estu garantiata
al ĉiuj kaj kie la landaj registaroj garantiu senpagajn bazajn
sanitarajn servojn al ĉiuj.
JoKo
“
Potrebbe interessarti: https://europa.today.it/attualita/ue-cinque-miliardi-sistemi-sanitari-future-pandemie.html