Direkte al harmoniigo de la minimumaj salajroj

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 29, 2020, 12:28:27 PM10/29/20
to EU-fed.DISKUTGRUPO, ED.IE
La Eŭropa KoMisiono (EKM) pretas reguligi la aferon per direktivo celante pli
fortan socian union kun minimumaj salajroj pli egalaj en la Unio.

En 2017 la Union starigis la Eŭropan Pilieron pri la Sociaj Rajtoj celantan
union pli inkluzivan kaj justan. Tamen mankas ankoraŭ socian konverĝon al egalaj
eblecoj aliri labormerkaton, justajn laborkondiĉojn, kaj minimumajn protekton
kaj socian inkluzivon.

Granda estas la fragmentiĝo de la laborreĝimoj en la Unio: junuloj, virinoj kaj
laboristoj kun elementaj kompetentecoj ofte estas dungitaj per netipaj
laborkontraktoj, sen sufiĉa socia protekto.
Pro tio la 28an de oktobro EKM komunikis ke ĝi estas pretiganta direktivon por
difini komunan rilatkadron pri minimumaj salajroj egalaj kaj decaj por kontraŭi
la malfirman laboron.

La labora malriĉeco en 2019 konsistis el 9% kaj facile ĝi kreskos pro la
pandemio de Covid-19.
Al la difino de la eŭropa modelo je inkluziva socio partoprenos la ĉefaj
organizaĵoj de entreprenoj kaj laboristoj. La agnosko de meĥanismo por la estigo
de minimumaj salajroj krome plifortigos la kolektivajn negocadojn naciajn.
Kompreneble la EKM-laboro devos sin interligi kun la minimumaj salajroj jam
difinitajn en iuj membroŝtatoj. Tial ekestos armoniigprjekto kiu devos en la
estonto daŭre progresi, malgraŭ kompreneble restos malsamecoj inter la ŝtatoj
pro la malsamaj vivokostoj.

El la Google Grupo Eŭropaj Fedristoj
https://groups.google.com/g/eu-federo
JoKo Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages